privilegion pro
kelkaj kialoj de prudenteco. Tamen tia estis la subtila influo de novigo
ke post tio li aperis senmanke cxiun posttagmezon en pura cxemizo kun
vizagxo ankoraux brilanta post lavado. Nek oni malatentis moralajn
kaj sociajn sanitarajn legxojn. "Tocxjeton", kiu devis pasigi sian
tutan ekziston en persista klopodo ripozi, bruo ne gxenu. La kriadon
kaj hurladon gajnintan al la kampadejo gxian malfelicxan titolon oni
malpermesis en la auxdkampo de Stucxjo. La viroj interparolis en
flustroj aux fumis en Indiana seriozeco. Sakradon oni cxesigis laux
subkompreno en tiuj sanktaj lokoj, kaj cxie tra la kampadejo la viroj
flankenlasis popularan formon de sakrajxo tekstantan "Damnite estu
la bonsxanco!" kaj "Malbenu la bonsxancon!", konsiderante gxin havi
novan personan signifon. Vocxa muziko ne estis interdiktita, cxar
oni jugxis gxin havi mildigan trankviligan kvaliton, kaj iu kanto,
kantate de "Militulo Jacxjo," Angla maristo, el la Auxstraliaj kolonioj
de Sxia Regxina Mosxto, estis ege populara kiel lulkanto. Gxi estis
funebra rakonto pri la heroajxoj de "la Aretuzo, Sepdek-kvar," en
dampita minora tonalo, finigxante je dauxrigata mortanta falo je la
fermo de cxiu refreno, "Sur sxi-i-i-po Aretuzo." Estis bela spektaklo
vidi Jacxjon tenantan La Bonsxancon, ruligxantan de flanko al flanko,
kvazaux kun la movigxado de la sxipo, kaj lulkantantan tiun militflotan
kanzoneton. Aux pro la stranga ruligxado de Jacxjo aux pro la longo de
lia kanto--gxi ampleksis nauxdek stancojn kaj estis dauxrigita kun
konscienca intenco gxis la amara fino--kutime la lulkanto estigis
la deziritan efikon. En tiaj momentoj la viroj kusxis plenlonge sub
la arboj, en la dolcxa somera krepuskolumo, fumante siajn pipojn,
sorbante la melodiajn eldirajxojn. Malpreciza ideo ke tio estis kampara
felicxo trapenetris la kampadejon. "Cxi tiu cxi specajxo," diris la
orient-Londonano Simonzo, sin apogante mediteme surkubute, "estas
paradiza." Tio memorigis al li Grenvicxon.
Kutime, en la longaj someraj tagoj, La Bonsxanco estis portita al
la ravino el kiu fontis la ora trezoro de Rora-Kampadejo. Tie, sur
kovrilo sternita sur pinarbaj brancxoj, li kusxis dum la viroj laboris
sube en la fosajxoj. Lastatempe oni faris krudan klopodon ornami tiun
lauxbon per floroj kaj dolcxodoraj arbustoj kaj kutime iu portis al li
bukedon da loniceroj, azaleoj aux la pentritaj floroj de Las Mariposas.
Subite la viroj konsciis pri tio ke beleco kaj signifo enestis tiujn
|