falsa altaro, Stucxjo
antauxpasxis la anticipan homamason. "Ne estas mia kondutmaniero fusxi
gxojon, knaboj," diris la vireto aserte, okulkontrolante la cxirkauxajn
vizagxojn, "sed frapsxajnas al mi ke cxi tiu cxi afero estas iom
malhonesta. Estas iomege maldece rilate al cxi tiu cxi bebo primoki
lin en maniero kiun li ne kapablas kompreni. Kaj se necesas ke estu
baptopatroj cxi tie cxi, bonvolu diri al mi kiu pli rajtas ol mi
tiel roli." Silento sekvis la deklaron de Stucxjo. Por honori cxiujn
humuristojn ni diru ke la unua viro agnoskinte la justecon de tiu
deklaro estis la satiristo, tiel senigite je sia plezuro. "Tamen,"
diris Stucxjo, rapide, elprofitante sian avantagxon, "ni cxi-tieas
por baptoceremonio kaj baptoceremonion ni ekhavos. Mi proklamas vin
Tomaso Bonsxanco, laux la legxoj de Usono kaj Sxtato Kalifornio, Dio
helpu min." Estis la unua fojo ke la nomo de Dio eldirigxis alimaniere
ol sakre en la kampadejo. La formo de la ceremonio estis eble ecx pli
ridindega ol tiu konceptita de la satiristo, sed, strangege, neniu
vidis tion kaj neniu ridis. "Tocxjeto" baptonomigxis tiel serioze
kvazaux sub Kristana tegmento kaj ploris kaj estis konsolita en
ortodoksa maniero.
Kaj tial la laboro de renaskigxo komencigxis en Rora-Kampadejo.
Preskaux nepercepteble sxangxo surfalis la setlejon. La kabano
asignita al "Tocxjeto Bonsxanco"--aux "La Bonsxanco," kiel pli ofte
li nomigxis--elmontris la unua indikojn de plibonigo. Oni tenis
gxin nepre pura kaj kalkolaktita. Tiam oni provizis gxin per novaj
tabuloj, toloj kaj tapetpaperoj. La rozligna lulilo--alportite okdek
mejlojn per azeno--"iom mortigis," laux la dirajxo de Stucxjo,
"la ceteran meblaron." Tial la renovigo de la kabano eknecesis. La
viroj alkutimigxintaj lanti cxe Stucxjo por kontroli "kiel fartas La
Bonsxanco" sxajnis alttaksi la sxangxon, kaj, por sin defendi, la
rivala establajxo Tutleo-Nutrovarejo sin vigligis kaj importis tapisxon
kaj spegulojn. La reflektoj kiujn tiuj lastaj prezentis pri la fizika
aspekto de Rora-Kampadejo emis efektivigi pli striktajn kutimojn de
persona pureco. Cetere, Stucxjo trudis specon de kvaranteno al tiuj
aspirantaj la honoron kaj privilegion de tenir "La Bonsxancon." Estis
kruela humiligo por Kentuko--kiu, en la senzorgo de sia granda naturo
kaj la kutimoj de la setlolima vivo, jam komencis konsideri cxiujn
vestajxojn kiel duan kutiklon kiun oni forjxetas, kiel serpento sian
hauxton, nur pere de putrado--malricevi la koncernan
|