do por elmontri al ili Kentukon kusxantan tie, kruele
premrompitan kaj kontuzitan, sed ankoraux tenantan en siaj brakoj
la Bonsxancon de Rora-Kampadejo. Dum ili klinigxis super la strange
malsamaspektan paron, ili konsciis ke la infano estis malvarma kaj
senpulsa. "Li estas morta," diris unu. Kentuko malfermis la okulojn.
"Cxu morta?" li ripetis, feble. "Jes, kara ulo, kaj ankaux vi mortas."
Rideto lumigis la okulojn de la forpasanta Kentuko. "Mi mortas," li
ripetis, "li forportas min kun si,--diru al la knaboj ke mi havas la
Bonsxancon kun mi nun;" kaj la forta viro, alkrocigxante al la delikata
bebo kvazaux lauxraporte dronanta viro alkrocxigxas al pajlo, fordrivis
en la ombran riveron kiu fluas eterne en la nekonatan maron.
LA FORPELITOJ DE POKER-EBENAJXO
Dum S-ro Johano Okhursto, vetludisto, enpasxis la cxefstraton de
Poker-Ebenajxo en la mateno de la dudektria de novembro 1850, li
konsciis pri sxangxo de la morala etoso de la loko de post la antauxa
vespero. Du-tri viroj, kunparolante serioze, eksilentis kiam li
alproksimigxis kaj intersxangxis signifoplenajn rigardojn. Enestis la
aeron sabata senvigleco kiu, en setlemento malalkutimigxinta al sabataj
influoj, sxajnis minaca.
La trankvila belaspekta vizagxo de S-ro Okhursto elmontris malmultan
interesigxon pri tiuj indikajxoj. Cxu li konsciis pri pridispozicia
kialo iliaflanka? Jen estis alia demando. "Mi supozas ke ili sercxas
iun," li meditis. "Versxajne temas pri mi." Li reenigis en sian posxon
la naztukon per kiu li jxus forbrosis de sur siaj bonzorgitaj botoj la
rugxan polvon de Poker-Ebenajxo kaj senbrue senigis sian menson je iu
ajn cetera konjekto.
Efektive, Poker-Ebenajxo ja "sercxis iun." Lastatempe gxi suferis la
perdon de pluraj miloj da dolaroj, du valoraj cxevaloj kaj eminenta
civitano. Gxi spertis spasmon de virta reagado, tiel senlegxa kaj
neregebla kiel iu ajn el la faroj gxin estiginta. Sekreta komitato
decidigxis senigi la urbeton je cxiuj maltauxgaj personoj. Tion oni
faris en dauxra maniero rilate al du viroj tiam pendantaj de la brancxoj
de platano en la ravino kaj en provizora maniero rilate al la forpelo
de kelkaj ceteraj kontrauxindaj originaluloj. Mi bedauxras devi diri
ke kelkaj el tiuj estis virinoj. Honore al ilia sekso, tamen, ni
agnosku ke ilia maltauxgeco estis profesia, kaj estis nur pri tiaj
facile starigitaj normoj de malbono ke Poker-Ebenajxo konsentis sidi en
jugxado.
S-ro Okhursto pravis sin supozante ampleks
|