neniajxojn kiujn dum tiom longa tempo ili tretis senzorge subpiede.
Brila glimfloko, bunta kvarcero, helkolora sxtoneto el la rojfundo,
beligxis al okuloj tiele malobstrukcitaj kaj plifortigitaj, kaj senmanke
flankenmetigxis por "La Bonsxanco." Estis mirinde vidi kiom la arbaretoj
kaj montetdeklivoj liveris da trezorajxoj kiuj "tauxgus por Tocxjeto."
Ni esperu ke Tocxjeto, cxirkauxate de tiaj ludiloj kiajn neniam antauxe
infano ricevis el felando, estis kontenta. Li aspektis sekure felicxe,
kvankam li elmontris infanan seriozecon kaj, en siaj rondaj grizaj
okuloj, mediteman lumon kiuj, foje, maltrankviligis Stucxjon. Li estis
cxiam traktebla kaj kvieta kaj estas raportite ke foje, elrampinte sian
"tenejon"--hegxon de interplektitaj pinbrancxoj cxirkauxantan lian
liton--li falis trans la taluson sur sian kapon en la malmolan teron
kaj restis kun siaj makulaj kruroj en la aero en tiu pozo dum almenaux
kvin minutoj kun rezoluta graveco. Senmurmure li malimplikigxis. Mi
hezitas registri la multajn ceterajn ekzemplojn de lia sagxeco kiuj
bazigxas, bedauxrinde, sur la asertoj de antauxjugxaj amikoj. Kelkaj el
tiuj ne estis sen nuanco de supersticxo. "Mi suprengrimpis jxuse laux
la taluso," diris Kentuko, iun tagon, en stato de senspira ekscitigxo,
"kaj damnita estu mia hauxto se li ne paroladis al blugarolo sidanta
sur liaj genuoj. Jen ili estis, tiel liberaj kaj gregemaj kiel placxus
al vi mem esti, interbabilante kvazaux du samtigaj cxerizoj." Tamen,
cxu li rampis trans la pinbrancxojn, cxu li kusxis pigre surdorse
palpebrumante al la folioj super si, al li la birdoj kantis, la sciuroj
babiladis kaj la floroj malfermigxis. La Naturo estis lia flegistino kaj
kunludantino. Por li sxi lasis gliti inter la folioj orajn faskojn de
sunlumo kiu falis jxus en lian manatingon; sxi sendis nomadajn ventetojn
por viziti lin kun la balzamo de lauxro kaj rezinecaj gumoj; al li la
altaj rugxlignajxoj kapneis amike kaj dormeme, la burdoj zumis kaj la
frugilegoj grakumis dormigan akompanon.
Tia estis la ora somero de Rora-Kampadejo. Tiuj estis "monhavaj
tempoj"--kaj la bonsxanco estis kun ili. La pretendejoj liveris
abundege. La kampadejo jxaluzis pri siaj privilegioj kaj rigardis
suspekte fremdulojn. Enmigrado estis malinstigita, kaj, por
pliperfektigi sian izoladon, ili tauxge akaparis la teron cxe
ambaux flankoj de la montomuro cxirkauxanta la kampadejon. Tio, kaj
reputacio por elstara kapablo kun la revolvero, tenis la apartecon de
Ror
|