havis iom originalan, sendependan kaj heroan
karakteron kiu placxis al la kampadejo. Stucxjo estis tenita en ofico.
Oni sendis alvenigi kelkajn necesajxojn de Sakramento. "Atentu," diris
la kasisto, premante sakon da orpolvo en la manon de la ekspresisto,
"la plej bonaj kiuj haveblas--punto, vi scias, kaj filigranajxoj kaj
krispoj--damnita estu la kosto!"
Strange estas tion diri, sed la infano travivis. Eble la vigliga klimato
de la montara kampadejo estis kompensado por la materiaj mankoj. La
Naturo alprenis la infanon kontraux sian pli largxan bruston. En tiu
rara atmosfero de la antauxmontetoj--tiu aero pikodora je balzama
aromo, tiu etera kordialo samtempe stimula kaj gxojiga--povas esti ke
li trovis mangxajxon kaj nutrajxon, aux subtilan kemion kiu aliigis
lakton de azeno en kalkon kaj fosforon. Stucxjo emis kredi ke temis
pri tiulasta kaj bona mamnutrado. "Mi kaj tiu azeno," li kutimis diri,
"estas rolintaj kiel patro kaj patrino por li! Vi neniam," li aldiris,
alparolante la senhelpan pakajxo antaux si, "nin perfidu."
Gxis kiam li estis monatagxa, evidentigxis la neceso havigi al li
nomon. Antauxe li estis konata gxenerale kiel "la Infancxjo," "la
knabo de Stucxjo," "la Kojoto" (aludo al liaj vocxaj povoj), kaj
ecx, laux la amatiga diminutivo de Kentuko "la malbenita kanajleto."
Sed tiujn oni konsideris malprecizaj kaj malsuficxaj kaj finfine
malakceptis reage al alia influo. Vetludistoj kaj aventuruloj estas
gxeneralregule supersticxaj kaj iun tagon Okhursto asertis ke la
bebo alportis "bonsxancon" al Rora-Kampadejo. Certe estis ke ili
sukcesis lastatempe. "Bonsxanco" estis la kunkonsentita nomo kun,
por pli granda oportuneco, la prefikso "Tocxjeto." Nenia aludo al la
patrino farigxis kaj la patro estis nekonata. "Estas pli bone," diris
la filozofia Okhursto, "preni novan disdonon cxiuflanke. Nomi lin
Bonsxanco kaj survojigi lin gxuste." Sekve, tago estis rezervita por la
baptoceremonio. Povas imagi la signifon de tiu ceremonio la leganto jam
amasiginta kelkajn pensadojn pri la temerara malpieco de Rora-Kampadejo.
La ceremoniestro estis konata sxercemulo nomita "Bostono," kaj la okazo
sxajnis promesi grandegan malseriozecon. Tiu genia satiristo pasigis
du tagojn pretigante burleskajxon de la pregxeja diservo, kun trafaj
lokaj aludoj. La hxoron oni trejnis tauxge kaj Sacxjo Tiptono nomigxis
baptopatro. Sed post kiam la procesio almarsxis la boskon kun muziko kaj
standardoj kaj la infano estis kusxigita antaux
|