li nobla sekso. Kiam la aliaj cxiuj jam enlitigxis, li subeniris al
la rivero kaj fajfis mediteme. Tiam li suprenpromenis laux la ravino,
preter la kabano, ankoraux fajfante kun sinesprima senzorgo. Cxe granda
rugxligna arbo li pauxzis kaj resekvis siajn pasxojn kaj novan fojon
preterpasis la kabanon. Vojmeze gxis la riverbordo li pauxzis denove
kaj tiam revenis kaj frapis je la pordo. Malfermis gxin Stucxjo. "Kiel
fartas la afero?" diris Kentuko, rigardante preter Stucxjo gxis la
kandelskatolo. "Cxio trankvilas," respondis Stucxjo. "Cxu okazas io
ajn?" "Nenio." Estis pauxza--embarasa--dum Stucxjo dauxre tenis la
pordon. Tiam Kentuko reprenis la temon de sia fingro, kiun li elmontris
al Stucxjo. "Luktis kun gxi,--la damnita kanajleto," li diris, kaj
retirigxis.
La sekvintan tagon Cxerokea Sanjo ricevis tian krudan enterigon kian
Rora-Kampadejo pridisponis. Post kiam sxia kadavro estis konfidita al
la montetdeklivo, la kampadejo estigis ceremonian kunvenon por diskuti
kiel trakti sxian infanon. Rezolucio adopti lin estis unuanima kaj
entuziasma. Sed tujege estigxis vigla diskutado pri la maniero kaj
la farebleco de provizi lin per liaj bezonoj. Estis rimarkinde ke
elstarigxis en la debatado neniaj el tiuj ferocaj personecoj kiuj kutime
diferencigis diskutadojn cxe Rora-Kampadejo. Tiptono proponis ke ili
sendu la infanon al Rugx-Hundo--kelkajn kvardek mejlojn for--kie eblus
ekhavi inan prizorgon. Sed la malbonsxanca sugesto renkontis ferocan
kaj unuaniman malkonsenton. Estis evidente ke ricevus ecx momentdauxran
aprobon nenia plano devigonta ilin sin senigi je sia nova akirajxo.
"Krome," diris Tocxjo Rajdero, "tiuj uloj cxe Rugx-Hundo intersxangxus
lin kaj havigus al ni iun alian." Same kiel en aliaj lokoj, malkredo je
la honesteco de aliaj kampadejoj regis cxe Rora-Kampadejo.
Ankaux la propono alvenigi flegistinon al la kampadejo renkontis
malaprobon. Estis argumentite ke nenia deca virino povus esti konvinkita
akcepti Rora-Kampadejon kiel sian hejmon kaj la parolanto urgxis ke
"ili ne plu volas virinojn de la alia speco." Tiu malgxentila aludo al
la forpasinta patrino, kiel ajn severa gxi povas sxajni, estis la unua
spasmo de deco--la unua simptomo de la renasko de la kampadejo. Stucxjo
proponis nenion. Eble li sentis ioman heziton sin intermeti en la elekto
de ebla sekvonto al sia ofico. Sed kiam pridemandite, li asertis emfaze
ke li kaj "Jxaninjo"--la besto antauxe aludita--scipovos kreskigi
la infanon. La propono
|