gxis perdigxi en la supraj steloj.
Fajro de velkintaj pinbrancxoj aldonis gregemecon al la kunveno. Iom
post iom la natura gajeco de Rora-Kampadejo revenis. Vetajxoj estis
libere proponitaj kaj agnoskitaj pri la rezulto. Tri kontraux kvin ke
"Sanjo travivos la aferon;" ecx ke la infano travivus; flankvetajxoj pri
la sekso kaj hauxtkoloro de la alvenonta fremdulo. Meze de ekscitita
diskutado ekbruo levigxis inter tiuj plej proksimaj al la pordo kaj la
kampadejo haltis por auxskulti. Super la sxanceligxado kaj la gxemado
de la pinarboj, la hasta fluado de la rivero kaj la krepitado de la
fajro, altigxis akuta plendema krio--krio kiel nenio auxdita antauxe en
la kampadejo. La pinoj cxesis gxemi, la rivero cxesis hasti, la fajro
cxesis krepiti. Sxajnis ke ankaux la Naturo haltis por auxskulti.
La kampadejo surpiedigxis kvazaux solavire! Oni proponis eksplodigi
barelon da pulvo, sed, en konsiderado pri la situacio de la patrino,
pli bonaj konsiloj regis kaj nur kelkaj revolveroj estis pafitaj; cxar,
cxu pro la kruda kirurgio de la kampadejo, cxu pro alia kialo, Cxerokea
Sanjo sinkis rapide. En la dauxro de sola horo sxi suprengrimpis, por
tiel diri, laux tiu malfacila vojo kondukanta gxis la steloj, kaj
tiel elpasis Rora-Kampadejon, gxiajn pekadon kaj honton, por cxiam.
Mi ne kredas ke la anonco multe gxenis ilin, krom en spekulativado
pri la sorto de la infano. "Cxu li povas travivi nun?" oni demandis
Stucxjon. Tiu respondis dubeme. La sola cetera estajxo de la sekso kaj
patrina kondicxo de Cxerokea Sanjo en la setlejo estis azenino. Okazis
kelke da konjektado pri tauxgeco, sed oni provis la eksperimenton. Tio
estis malpli problema ol la antikva pritrakto de Romulo kaj Remo, kaj
versxajne egale sukcesa.
Kiam tiuj detaloj estis finarangxitaj, kio forkonsumis ceteran horon,
la pordo estis malfermita kaj la anticipa viramaso jam formigxinta en
vicon eniris unu post la alia. Apud la malalta benko aux breto, sur kiu
la patrina figuro reliefigxis severe sub la kovriloj, staris pintablo.
Sur tiu estis metita kandelskatolo, en kiu, vindite en brila rugxa
flanelo, kusxis la plej lastatempa alveninto de Rora-Kampadejo. Apud la
kandelskatolo estis metita cxapelo. Gxia utiligo baldaux indikigxis.
"Sinjoroj," diris Stucxjo kun rara miksajxo de auxtoritato kaj lauxofica
memkontento,--"Sinjoroj bonvolu enpasi laux la antauxpordo, lauxpasi la
tablon kaj elpasi laux la malantauxpordo. Tiuj volantaj donaci ion ajn
al la orfo trovos opo
|