FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
ncis ekkoni S-rinon Lorinon Bulgxeron. Tamen li konis Nov-Jorkon kaj Nov-Jorko estis la sfinkso kies enigmon necesus al sxi eklegi por ne perei. En preskaux la sama momento kiam la penso trapasis sxian menson, liaj klinigxantaj sxultroj kaj grizhara kapo reliefigxis kontraux la lumo brileganta en la okcidento kaj li promenetis laux la malplena ferdeko kaj sin faligis en la sxin apudantan segxon. "Vi atendas ke la Barklejoj alvenu renkonti vin, cxu mi rajtas supozi?" li demandis. Neniam antauxe sxi auxdis iun eldiri la novan nomon de sxia filino kaj eniris sxian menson la subita penso ke sxia amiko, kiu estis timida kaj malklaresprima, jam dum la tuta vojagxo klopodis eldiri gxin kaj finfine eligis gxin pafritme antaux sxi supozante ke se ne okazas nun la tauxga momento, gxi okazos neniam. "Mi ne scias. Kompreneble, mi kablogramis. Sed mi opinias ke sxi--ke ili--estas ie cxe _li_." "Ho, cxe Barklejo. Jes, proksime al Lenokso, cxu ne? Sed certe sxi alvenos la urbon por vin renkonti." Li diris tion tiel facile kaj nature ke mildigxis sxia propra malkomforto kaj subite, antaux ol scii kion sxi intencas fari, sxi ekhipotezis: "Povas esti ke ne placxas al sxi intermiksigxi kun homoj." Ido, kies malatenta miopa rigardo fiksigxis sur la malrapide fluantan akvon, turnigxis sur sia segxo por rigardi sian kunulinon. "Kiu? Cxu Leilino?" li diris kun nekredema rido. S-rino Lidkoto rugxigxis gxis sia senkolorigxinta hararo kaj repaligxis. "Necesis al _mi_ multe da tempo--por alkutimigxi al gxi," sxi diris. Lia rigardo kompatigxis milde, "Miaopinie, vi ekscios"--li pauxzis sercxante tauxgan vorton--"ke la situacio estas alia nun--nepre pli facila." "Jen pri kio mi scivolas--jam ekde nia survojigxo." Nun sxi nepre intencis paroli. Sxi pliproksimigxis, pro kio iliaj brakoj intertusxigxis kaj sxi rajtis mallauxtigi la vocxon gxis nura murmurado. "Vi vidu, mi cxion komprenis en fulmrapida ekpenso. Mia foriro al Hindio kaj Siamo por tiu longa vojagxo min senigis je leteroj dum sinsekvaj semajnoj. Kaj sxi ne deziris informi min antaux la vojagxo. Ho, _tion_ mi komprenas, kompatinda knabino! Vi scias kiom komplezema sxi estis cxiam por mi, kiel sxi strebis indulgi min. Kaj sxi sciis, kompreneble, en kia horora mensostato mi estos. Sxi sciis ke mi dezirus ekhasti tujege gxis sxi kaj entrepreni haltigi la aferon. Tial sxi havigis al mi neniam ajnan indicon pri io ajn kaj sxi ecx sukcesis silentigi la busxon al Suzino S
PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

antaux

 
vojagxo
 

neniam

 
renkonti
 

eldiri

 

rigardo

 
menson
 

momento

 

pauxzis

 

busxon


sercxante

 
tauxgan
 

vorton

 

ekscios

 

kompatigxis

 

Miaopinie

 

situacio

 
dezirus
 

knabino

 

scivolas


ekhasti

 

facila

 

indicon

 

entrepreni

 

tujege

 
alkutimigxi
 
havigis
 

Leilino

 
nekredema
 

aferon


rigardi
 

kunulinon

 

haltigi

 

Necesis

 
repaligxis
 

hararo

 

Lidkoto

 

rugxigxis

 
Suzino
 

senkolorigxinta


kompatinda

 
foriro
 

Hindio

 

ekpenso

 

strebis

 
komprenis
 

fulmrapida

 
sukcesis
 

leteroj

 

sinsekvaj