kaj meditadis.
Cxeporda frapeto instigis sxin levi la kapon kaj sxi vidis sian filinon
sur la sojlo. La komplika arangxo de la bela hararo de Leilino kaj la
flugantaj faldajxoj de sxia tualetrobo komprenigis ke sxi interrompis
sian tualeton por hasti al sia patrino. Sed post eniri la cxambron sxi
pauxzis momenton, ridetante malcerte, kvazaux forgesinte la celon de sia
hasto.
S-rino Lidkoto starigxis. "Cxu estas la vestigxhoro, karulino? Ne min
riprocxu. Mi ne malfruos."
"Cxu la vestigxhoro?" Leilino staris antaux sxi kun mistifikita rigardo.
"Nu, mi supozis, karulino--mi volas diri, mi esperis ke vi decidigxis
resti cxi tie en trankvila ripozado."
Sxia patrino ridetis. "Sed mi jam estis en ripozado la tutan
posttagmezon!"
"Jes, tamen--vi scias, vi jes ja aspektas lace. Kaj kiam Suzino jxus
diris al mi ke vi intencas klopodi--"
"Cxu vi alvenis por haltigi min?"
"Mi alvenis dezirante diri ke vi sentu nenietan devon--"
"Efektive. Tion mi komprenas."
Okazis pauxzo dum kiu Leilino, svage evitante la patrinan
okulkontroladon, driviris al la tualetotablo kaj komencis malmunti la
simetrion de la brosiloj kaj boteloj arangxitaj sur gxi. "Cxu viaj
vizitantoj scias ke mi estas cxi tie?" S-rino Lidkoto subite dauxrigis.
"Cxu ili--kompreneble--nu, efektive," Leilino respondis, tute
absorbite per siaj klopodoj turni la sxtopilon de botelo da salo de
Epsomo.
"Tial ili ne surprizigxos se mi ne aperos, cxu?"
"Ho, tute ne, karulino. Mi certigu al vi ke _cxiuj_ komprenos." Leilino
demetis la botelon kaj returnigxis al sia patrino dum sxia vizagxo
ekbrilis je retrankviligxo.
S-rino Lidkoto staris senmove, kun la kapo en rektalinia pozo, dum kiu
tempo sxiaj okuloj rigardis ridetante la filinon. "Cxu ili opinios tion
stranga se mi jes ja aperos?"
Leilino haltis abrupte, kun la lipoj jam duonapertaj por respondi.
Dum sxi pauxzis, rugxo sxtelfarbetis sxian nudan kolon, atingis
balailmove sxian gorgxon, ekflamigxis en sxiaj vangoj. De tie la koloro
suprensendis sian katastrofan karmezinon gxis sxiaj tempioj mem, gxis
sxiaj orelloboj, gxis la randoj de sxiaj palpebroj, pulsante sur la tuta
vizagxo en fajraj ondoj, kvazaux ventumate far iu neperceptebla vento.
S-rino Lidkoto spektadis la konflagracion silente. Tiam sxi forturnis la
rigardon, iom ridante. "Mi nur volis diri ke mi timis ke mia malcxeesto
difektos la sidarangxon de via mangxtablo. Se vi povas certigi al mi
ke ne, mi elektos kredi vin kaj revenos a
|