kcesinta eliri gxin
iun fojon, sed verfakte estis la aliaj homoj kiuj gxin eliris dum mi
restis en la sama eta cxambro. La sola diferenco estis ke mi restis tie
solapersone. Ho, mi gxin logxebligis nun, mi alkutimigxis al gxi. Sed mi
perdis cxiuj iluziojn pri angxelo bonvolonta alveni malfermi la pordon."
Denove Ido ridis malpacience. "Nu, se la pordo ne malfermeblas, kial
ne permesi eniri ceteran malliberulon? Almenaux la soleco estus malpli
granda--"
Sxi forturnigxis de la malhela fenestro en la brile lumigitan cxambron.
"Sed la malliberejo estus pli fortika. Vi forgesas ke mi estas bonege
informita pri tio. Ni estas cxiuj malliberuloj, kompreneble--ni cxiuj
ordinaraj homoj malkunportantaj nian liberecon en la cerbo. Sed ni nin
alkutimigis al niaj apartaj cxeloj kaj se oni nin translokigas subite
en la novajn, povas okazi ke ni renkontu sxtonmuron tie kie ni atendis
renkonti maldensan aeron kaj ke ni nin sensencigu frapegante la kapon
kontraux gxin. Iun fojon mi vidis viron tiel agi."
Ido, sin apogante kun falditaj brakoj kontraux la fenestrokadron,
sxin spektadis silente dum sxi vagiradis maltrankvile en la cxambro,
kunamasigante kelkajn disjxetitajn librojn kaj lancxante manplenon da
sxiritaj leteroj en la forjxetajxujon. Kiam sxi finfaris, li reparolis:
"Cxio kion vi diras bazigxas sur antauxkonceptitaj teorioj. Kial vi ne
elprovis ilin malsuprenirante renkonti viajn antauxajn amikojn? Cxu vi
ne prikonscias kiun konkludon ili povus nature koncepti pro via elekto
vin kasxi kiam ili alvenis? Sxajnis ke vi timas ilin--aux ke vi ne
pardonis ilin. Ambauxmaniere, vi malpravigis ilin anstataux atendi ke
ili pravigu vin. Se Leilino sin enterigintus en la dezerto, cxu vi
supozas ke la socio tien irintus por sxin revenigi? Vi diras ke vi
timis nome de Leilino kaj ke sxi timis nome de vi. Cxu vi ne komprenas
kion signifas cxiuj tiuj komplikaj sentoj? Nur ke vi estis tro nervoza
en la koncerna momento por lasi la aferon evolui nature, same kiel vi
estas tro nervoza nun por ilin taksi racie." Li pauxzis kaj turnis la
rigardon al sxia vizagxo. "Ne klopodu ektaksi nun. Aljugxu al vi iom
pli da tempo. Aljugxu al _mi_ iom plu da tempo. De cxiam mi konscias ke
bezonatos tempo."
Li alproksimigxis kaj sxi permesis ke li alprenu sxian manon. Pro la
serioza afableco de lia vizagxo situanta tiel proksime super sxi, sxi
sentis sin kvazaux infanon vekitan el timigaj songxoj kaj trovantan
lumon en sia cxambro.
"Eble vi pravas--
|