ili scias ke mi estas cxi tie?"
La efiko de sxia demando estis estigi cxe Frauxlino Suferno troigitan
atakon de fiksrigardado kaj brovokuntirado. Sxi rearangxetadis la
teajxojn, tusxetadis siajn klarionbidojn kaj, rigardante la horlogxon,
diris mirege: "Lauxkompate! Cxu estas jam la sepa?"
"Mi supozas ke estas tute egale," dauxrigis S-rino Lidkoto. "Sed cxu
Leilino diris al ili ke mi alvenas?"
Frauxlino Suferno rigardis sxin dolore. "Nu, vi ne povas supozi,
karulino, ke Leilino farus ion ajn--"
S-rino Lidkoto dauxrigis. "Cxar, kompreneble, ege gravas, kiel vi diras,
ke S-rino Lorino Bulgxero spertu favoran efekton por ke Vilburo havu la
plej bonajn sxancojn atingi Romon."
"Mi _diris_ al Leilino ke vi reagos tiel, karulino. Vi vidu, estas cxefe
nome de _vi_--por obteni postenon proksiman al vi--ke Leilino invitis
S-rinon Bulgxeron."
"Jes, tion mi komprenas." S-rino Lidkoto, abrupte starigxante, direktis
sian rigardon al la horlogxo. "Sed, kiel vi diras, la horo malfruas. Cxu
ni ne ekvestigxu por la vespermangxo?"
Ankaux Frauxlino Suferno, reage al la propono, starigxis, tusxante
nervoze siajn klarionbidojn. "Ege placxus al mi povi konvinki vin resti
cxi-supre cxi-vespere. Mi certas ke Leilino estus pli felicxa se vi ja
restus. Efektive, vi estas ege tro laca por malsuprenveni."
"Kia stultajxo, Suzino!" S-rino Lidkoto parolis kun subita akro,
etendante la mano gxis la sonorilo. "Kiam ni vespermangxos? Cxu je la
oka kaj duono? Tial mi nepre devas vin forsendi. Je mia agxo oni bezonas
tempon por vestigxi."
Frauxlino Suferno, tiel propulsite gxis la sojlo, lantis tie por ripeti:
"Leilino neniam sin pardonos se vi agos preter via fizika kapablo." Sed
S-rino Lidkoto ridetis al sxi senresponde kaj la glacia lum-ondo sxin
forpelis tra la pordo.
V
S-rino Lidkoto, kvankam sxi iniciatis geston por alvoki la
cxambroservistinon, ne gxin finfaris.
Kiam la pordo fermigxis, sxi dauxre staris senmove meze de la dolcxaluma
grandspaca cxambro. La fajro, ekbruligite je la krepuska horo, dancadis
sur la brileco de argxento kaj speguloj kaj sobraj orajxoj. Kaj la sofo
gxis kiu urgxis sxin Frauxlino Suferno amasigis siajn kusenojn en invita
proksimeco al tablo sxargxita je novaj libroj kaj jxurnaloj. Sxi ne
memoris esti iam antauxe pli lukse logxata aux spertinta tiel strangan
senton de esti ekstere, solapersone, sub la nokto, sur vendobatita
ebenajxo. Sxi sidigxis apud la fajro
|