FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
nvenis al kelkaj projektoj kiujn, dum sia dutaga izoligxo, S-rino Lidkoto silente maturigis. Foriri la plej baldaux kiel eble farigxis por sxi nepra gravajxo kaj la Florenca logxejeto, kiu enhavis sxian pasintecon en cxiu faldajxo de siaj kurtenoj kaj inter cxiu pagxo de siaj libroj, sxajnis al sxi nun la ununura loko de kie estus tolereble rigardi tiun pasintecon. Sxi ne estis malfelicxa dum la intervenaj tagoj. Vidi la bonfarton de Leilino, senti la tenerecon de Leilino estis, malgraux cxio, la kialoj de sxia alveno kaj plenajxon da tio sxi jam ja ricevis. Leilino neniam antauxe estis pli felicxa, nek pli tenera, kaj kontempladi sxian gxojegon kaj gxuadi sxian karecon estis absorba agado por sxia patrino. Tamen ili ankaux iom surpremis kelkajn kvazaux tro strecxitajn muzikakordojn kaj S-rino Lidkoto, kiam finfine sxi soligxis en la Nov-Jorka hotelo al kiu sxi revenis la nokton antaux ol ensxipigxi, spertis la senton esti jxus eskapinta vivkorpe el la kaptotenado de giganta mano. Sxi malpermesis la filinon alveni la urbon kun sxi. Sxi ecx malakceptis la kompanion de Suzino Suferno. Sxi deziris nenian viatikon krom tiu de siaj apartaj pensadoj. Kaj sxi permesis ke tiuj sxin alvenu sen kauxri antaux ili dum sxi sidis en la sama altplafona salono en kiu, antaux nur unu semajno, sxi kaj Franklino Ido estigis sian memorindan interparoladon. Sxi promesis al sia amiko havigi al li novajxojn pri si, sed sxi ne tenis la promeson. Sxi sciis ke li sendube revenis de Cxikago kaj ke se li ekscius sxian subitan decidon reveni Italion, ne eblus al sxi eviti vidi lin antaux la surmerigxo. Kaj cxar antaux cxio sxi deziris ne vidi lin, sxi silentadis, celante alsendi leteron al li ekde la sxipo. Estis nenia kialo pro kiu atendi gxis tiam por skribi al li. La nuna momento estis pli favora kaj la tasko, kvankam ne placxa, almenaux plenigus horon de sxia soleca vespero. Sxi aliris la skribtablon, eltiris paperfolion kaj komencis skribi lian nomon. Kaj en tiu momento la pordo malfermigxis kaj li eniris. La vortoj per kiuj sxi salutis lin estis la lastaj kiujn sxi povintus sin imagi diri kiam ili adiauxis antauxe. "Kiel eternamonde vi eksciis ke mi estas cxi tie?" Tujege li scikaptis sxian voldiradon. "Tial vi ne volis ke mi eksciu?" Li staradis, sxin rigardante. "Mi supozas ke mi devintus interpreti vian silenton kiel havantan tiun signifon. Sed lauxhazarde mi renkontis S-rinon Vinon, kiu gastas cxi tie kaj sxi invitis min vesp
PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

antaux

 
Leilino
 
antauxe
 

deziris

 
skribi
 
revenis
 
Lidkoto
 

momento

 

pasintecon

 

silentadis


favora
 

celante

 

alsendi

 

leteron

 
atendi
 
ekscius
 

novajxojn

 

havigi

 

promesis

 
estigis

memorindan
 

interparoladon

 

promeson

 

reveni

 
decidon
 

Italion

 

subitan

 
sendube
 

Cxikago

 
surmerigxo

staradis
 

rigardante

 

devintus

 

supozas

 

eksciu

 
Tujege
 

scikaptis

 

voldiradon

 

interpreti

 
gastas

invitis

 

renkontis

 

havantan

 

silenton

 
signifon
 

lauxhazarde

 

eksciis

 
eternamonde
 

eltiris

 

skribtablon