ermangxi kun
sxi kaj Cxarlotino kaj la juna amkandidato de Cxarlotino. Ili diris al
mi esti vidintaj vin alveni hodiauxposttagmeze kaj mi ne toleris la
ideon ne suprenveni."
Okazis pauxzo inter ili kiun S-rino Lidkoto finfine interrompis,
deklarante: "Ho, tial sxi jes ja min rekonis!"
"Cxu vin rekonis?" Li fiksrigardis. "Nu--"
"Ho, mi prikonsciis sxian rekonon pri mi, kvankam sxi ne movis ecx
ununuran palpebron. Tion mi prikonsciis pro la rugxigxo de Cxarlotino.
La knabino havas ege belan rugxigxkapablon. Mi konsciis ke sxia patrino
malpermesis ke sxi alparolu min."
Ido demetis sian cxapelon kun malpacienca rido. "Cxu Leilino ne kuracis
al vi viajn iluziojn?"
Sxi rigardis lin fikse. "Tial vi ne opinias ke Margaretino Vino celis
min malagnoski, cxu?"
"Mi opinias ke viaj opinioj estas absurdaj."
Sxi pauxzis percepteblan momenton sen dauxrigi la temon. Tiam sxi diris
tangxante: "Mi eknavigos morgaux frumatene. Mi intencis skribi al vi.
Jen la letero kiun mi jam komencis."
La rigardo de Ido sekvis sxian geston, tiam atingis sxian vizagxon.
"Tial cxu vi ne intencis vidi min nek ecx sciigi al mi ke vi foriros
gxis post la foriro?"
"Mi opiniis ke estos pli bone klarigi cxion al vi en letero--"
"Kion Dionome vi havas por klarigi?" Sxi ne respondis kaj li dauxrigis
urgxe: "Ne povas esti ke vi maltrankviligxas pri Leilino, cxar
Cxarlotino Vino diris al mi ke sxi estis tie pasintsemajne kaj multhoma
kompanio alvenis en la momento mem de sxia foriro: la Fresbijoj, la
Gxilesoj kaj S-rino Lorino Bulgxero--la tuta kontrolantaro! Se Leilino
sukcesigis _tiun_ ekzamenon, tiam sxi aljugxigis al si sian diplomon."
S-rino Lidkoto sin faligetis en la saman angulon de la sofo kie sxi jam
sidis dum ilia interparolado de la antauxa semajno. "Mi stultigxis," sxi
komencis abrupte. "Mi devintus iri al Rigxfildo kun Suzino. Mi konsciis
nur poste ke oni atendis ke mi iru."
"Cxu atendis ke vi iru?"
"Jes. Ho, la kulpo ne estis de Leilino. Sxi suferis, kompatinda
karulino. Sxia atento tirigxis dise. Sed sxi jam invitis sian gastaron
antaux ol ekscii pri mia alveno."
"Ho, rilate al tio--" Ido entiris profundan spiron de senzorgigo.
"Mi povas kompreni ke estis lauxnecese malkuragxige ne rajti disponi
pri sxi solapersone je la komenco. Sed, malgraux cxio, vi estis inter
malnovaj amikoj aux iliaj infanoj: la Gxilesoj kaj la Fresbijoj--kaj
eta Cxarlotino Vino." Li pauxzis momenton antaux la lasta nomo kaj
heziteme sxin kontr
|