ensis preze de la plej bonaj jaroj de sia vivo
la sxtelprenon de la felicxo kiun la samagxulinoj de sxia filino jugxis
ilia meritajxo. Estis nenia senco, nenia sinsekvo en tio. Sxi havigis
al si kion sxi deziris sed la acxetprezo estis tro alta. Necesis al sxi
pagi la lastan, plej amaran prezon por lerni ke amo havas prezon: ke
gxi valoras tiom sed ne plu. Sxi konis la angoron kiun sentas virino
vidinte la viron amatan de sxi malkovri tion pli frue ol sxi kaj leginte
la malkovron en liaj okuloj. Estis parto de sxia historio kiun dum
longa pasinta tempo sxi ne kuragxis pripensi. Cxiam sxi cxirkauxiradis
grandapasxe tiun hantitan angulon. Sed nun, kiam sxi vidis la junulon
stratetagxe, apartenantan tiel malferme kaj gxoje al Leilino, stuporigis
sxin la sensenca malsxparo de sxia aparta aventuro kaj tordis sxin la
ironia percepto ke la sukceso aux malsukceso de la plej profundaj homaj
spertoj povas dependi de hazarda kronologio.
Tiam iom post iom la pensado de Ido revenis al sxi. "Mi elektis opinii
ke nia kazo ne estas fermita," li diris. Profunde afekciis sxin tio.
Por cxiuj ceteraj sxia kazo estis jam de longe fermita. _Finita_ estis
skribacxita cxie sur sxi. Sed jen estis unu viro kiu kredis kaj atendis.
Kaj kion fari se realigxus tio kion li kredis kaj atendis? Se la "en
ordo" de Leilino auxgurus la "en ordo"-n de sxi mem?
Gxis nun, kompreneble, maleblis antauxscii. Sxi jam imagis, efektive,
enirinte la mangxcxambron antaux la tagmangxo, ke tro subita silento
surfalis la kunigitan geamikaron de Leilino, la sveltajn parolemajn
junajn virinojn kaj la lantajn golfsxtrumphavajn junajn virojn. Cxiuj
akceptis sxin dece, kun tiu speco de sxtonigita deco kiu povas esti
aux agnosko pri agxo aux protesto pri sendisciplino. Sed laux ili,
kompreneble, sxi devas esti maljunulino cxar sxi estas la patrino de
Leilino kaj en socio tiel superregata de juneco la nura cxeesto de
matureco estas retenilo.
Unu el la junulinoj tamen baldaux elvenis la aron kaj, sin apudigante
al S-rino Lidkoto, sxin auxskultis kun blua rigardo de admiro kiu
estigis en la pli agxa virino subite felicxan konscion pri sxiaj de
longe forgesitaj sociaj gracioj. Placxe estis konscii ke sxi allogis
tiun junan Cxarlotinon Vinon kies patrino nombrigxis inter sxiaj plej
intimaj amikinoj kaj en kiu travivis iom de la sobreco kaj mildeco de la
pli frua etiketo. Sed la kolokveto, interrompite de la tagmangxoanonco,
sukcesis efektivigi nenian pli definitivan ol tiu r
|