FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
n sidcxambron. Sxi deziris ekscii cxu mi opinias ke tio vin gxenas." "Kompreneble, tio spertigas al mi nenian gxenon. Strange estas ke Leilino povus supozi la kontrauxon." S-rino Lidkoto sin apartigis por liberigi spacon por la domservistino kiu aperis sursojle kunportante tableton sur kiu sternigxis perpleksiganta variaro da tekuketoj. "Leilino mem arangxis tion," murmuretis Frauxlino Suferno dum la pordo fermigxis. "Sxia ununura deziro estas ke vi vin sentu felicxa cxi tie." S-rino Lidkoto jugxis unu plua indikajxo pri la subfosita aferstato tion ke la prizorgo de sxia filino elmontrigxas en la multobleco da sandvicxoj kaj la fornovarmo de kuketoj. Tamen cxio okazinta ekde sxia alveno sxajnis pligrandigi sxian konfuzon. Veturilkorno soninta sur la eniraleo sxangxis la direkton de sxiaj pensadoj. "Cxu jam alvenas la novaj gastoj?" sxi demandis. "Ho, certege, ne. Ili ne alvenos antaux la sepa horo." Frauxlino Suferno strecxis la kolon el la fenestro por okulkapti la veturilon. "Devas esti Cxarlotino en forirado." "Cxu estis la Vin-familia knabino kiun oni urgxe forvokis? Mi esperas ke ne temas pri malsano." "Ho, ne. Mi opinias ke temis pri dateraro. Sxia patrino telefonis dironte ke oni atendas sxin cxe Staplejo-familio de Fisxkilo kaj oni devis veturigi sxin haste al Albanio por ke sxi tie entrajnigxu." S-rino Lidkoto meditis. "Mi bedauxras. Sxi estas cxarmulineto. Mi esperis ekpovi paroleti kun sxi denove hodiauxvespere post la vespermangxo." "Jes. Ege domagxe estas!" La rigardo de Frauxlino Suferno svagigxis. "Vi aspektas ja lace, vi sciu," sxi dauxrigis, sidigxante cxe la tetablo kaj pretigxante disdoni ties bongustajxetojn. "Vi reiru al via sofo kaj lasu min servi al vi. La cxirkauxhastado estigis en vi pli grandan efikon ol vi konscias kaj necesas ke vi ne plu kontrauxbaraktu gxin. Vi nur restu trankvile cxi-supre kaj malstrecxigxu. Vi disponos pri Leilino tute sole en lundo." S-rino Lidkoto alprenis la tetason kiun transdonis sxia kuzino sed elmontris nenian ceteran emon obei al sxiaj ordonoj. Dummomente sxi kulerumis sian teon silente. Tiam sxi demandis: "Cxu estas via opinio ke mi restu trankvile cxi-supre gxis lundo?" Frauxlino Suferno demetis sian tason per gesto tiel abrupto ke gxi endangxerigis apudan teleron da skonoj. Kiam sxi sin certigis pri la bonfarto de la skonoj, sxi suprenrigardis kun tremetanta rido. "Karulino, eble morgaux vi sentos vin en alia stato. La aero cxi tie, vi
PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

Frauxlino

 
Lidkoto
 

Suferno

 
Leilino
 

nenian

 

demandis

 
trankvile
 

opinias

 

skonoj

 

entrajnigxu


bongustajxetojn

 
sentos
 

meditis

 

pretigxante

 

bedauxras

 

disdoni

 

veturigi

 
morgaux
 

Albanio

 

cxarmulineto


sidigxante

 

vespermangxo

 

esperis

 

ekpovi

 

paroleti

 
hodiauxvespere
 
domagxe
 

cxirkauxhastado

 
dauxrigis
 

denove


aspektas
 

rigardo

 

svagigxis

 

tetablo

 
kontrauxbaraktu
 

suprenrigardis

 

tremetanta

 

silente

 
opinio
 

kulerumis


ordonoj

 
Dummomente
 

demetis

 

apudan

 

endangxerigis

 
teleron
 

bonfarto

 
certigis
 

abrupto

 

Karulino