xi situas kaj kie situas Leilino. "S-rino Bulgxero
ankoraux malagnoskas min," sxi eligis kun embarasita rido.
"Cxu vi certas? Eble vi malagnoskis _sxin_. Se ne nun, eble en pasinta
tempo. Kaj kiam temas pri malagnoskado, se vi ne malagnoskas la unua, vi
atingas nenion. Jen kio dauxrigas tiom da kvereloj."
La vorto naskigis en S-rino Lidkoto denovan senton pri realajxoj. "Sed
la Pursxoj," sxi diris, "la Pursxoj estas tiel fortaj! Ili estas tiel
multnombraj kaj cxiuj ili sin apogas unu la alian, same kiel faris
la familio de mia edzo. Mi scias kion tio signifas kiam oni estas
kontrauxstarata de iu tuta klano. Ili estas pli fortaj ol iu ajn kvanto
da apartaj amikoj. La Pursxoj _neniam_ pardonos Leilinon por sxia foriro
disde Horaco. Nu, lia patrino kontrauxstaris lian edzigxon kun sxi
pro--pro mi. Sxi klopodis instigi Leilinon promesi ne vidi min okaze de
ilia mielmonata vojagxo al Euxropo. Kaj nun sxi diros ke okazis laux mia
ekzemplo."
Sxia kunulo, karesante la barbon malprecize, primeditis tion dum
momento, tiam demandis, kun sxajna malrilato, "Kion diris Leilino kiam
vi skribis ke vi alvenos?"
"Sxi diris ke tute ne necesas, sed ke pli bone estos ke mi venu, cxar
tio estos la sola rimedo por konvinki min pri la malneceso."
"Nu, tial, tio pruvas ke sxi ne timas la Pursxojn."
Sxi eligis longan suspiron de memorado. "Ho, nur en la komenco, vi
scias--oni neniam timas."
Li metis sian manon sur la sxian kun gesto de kompreno kaj kompato. "Vi
vidos, vi vidos," li diris.
Ombro plilongigxis laux la ferdeko antaux ili kaj stevardo ekstaris tie,
transdonante Markoni-gramon.
"Ho, nun mi ekscios!" sxi proklamis.
Sxi malfermis sxirgeste la mesagxon, tiam gxin faligis surgenuen,
silente metante la manojn sur la paperon.
La demando de Ido sxin ekvigligis: "Cxu cxio bonfartas?"
"Ho, cxio ege bonfartas. Nepre. Sxi ne povas alveni sed sxi sendas
Suzinon Sufernon. Sxi diras ke Suzino klarigos la aferon." Post cetera
silento sxi aldonis kun subita fluego da amareco: "Supozante ke mi
bezonas klarigon!"
Sxi sentis atingi sxin la heziteman rigardon de Ido. "Sxi estas en la
kamparo, cxu?"
"Jes. 'Lastaminuta malhelpo. Sopirante al vi, atendante vin. Ambaux
sendas amon.' Cxu vi ne _komprenas_? La kompatinda karulino ne povas
alfronti tion."
"Ne, mi ne komprenas." Li atendis. "Cxu vi intencas aliri sxin tujege?"
"La horo estas tro malfrua por trafi trajnon hodiauxvespere. Sed mi
veturos per la unua morgauxmaten
|