malnova Nov-Jorko
malaperis, sxajne. Sxi parolis en la plej mirinda maniero. Sxi klakigas
la fingrojn pri la Pursxoj. Sxi diris al mi--al _mi_--ke cxiu virino
rajtas esti felicxa kaj ke memesprimado estas la plej alta devo. Sxi
kulpigis min dirante ke mi miskomprenas Leilinon, ke mia vidpunkto estas
konvencia! Sxi kvazaux eksplodis pro fiero pri sia partoprenado en la
sekreto kaj surportis brocxon kiun donacis al sxi Vilburo Barklejo!"
Franklino Ido sidigxis en la fotelo kiun sxi antauxensxovis por li sub
la elektra lustro. Li malantauxenjxetis la kapon kaj ridis. "Kion mi
diris al vi?"
"Jes, sed mi ne povas kredi ke Suzino ne eraras. Kompatinda karulino,
sxi kutimas interesigxi pri sensukcesaj motivoj. Kaj eble sxi opinias
devi, restinte lojala pri mi, agi egale pri Leilino."
"Sed sxi ne kontrauxstaris malkasxe, cxu ne? la mondon por vi? Sxi ne
klakadis la fingrojn pri la Lidkotoj, cxu?"
S-rino Lidkoto kapneis, ankoraux ridetante. "Ne. Suficxis kontrauxstari
_mian_ familion. Dum iom da tempo dubinde estis ke ili permesu sxin
frekventi min kaj preskaux necesis ke sxi sin desinfektu post cxiu
vizito. Mi opinias ke en la unuaj tempoj mia bofratino ne permesis ke
sxiaj filinoj descendu al la mangxcxambro kiam Suzino vespermangxis cxe
sxi."
"Nu, cxu la nuna sinteno de via kuzino ne estas la lauxeble plej bona
pruvo ke la tempoj sxangxigxis?"
"Jes, jes, mi scias." Sxi antauxenklinigxis el sia sofo-angulo, fiksante
sian rigardon sur lian magran amikeman vizagxon kiu brilis malklare sur
sxin tra sxiaj larmoj. "Se tio veras, gxi--gxi mirindegas. Sxi diras ke
Leilino nepre felicxadas. Sxajnas ke angxelo kvazaux rondiradis levante
tombosxtonojn kaj la enterigitoj remarsxadas kaj la vivantoj ne ektimas
antaux ili."
"Vio iom pravas," li konsentis.
Sxi enigis longan spiradon kaj sidis rigardante kontrauxdirekte al li
laux la longa perspektivo de la lampfrangxitaj stratoj kiujn superpendis
sxiaj fenestroj.
"Mi povas kompreni kiom felicxa vi devas esti," li komencis post iom da
tempo.
Sxi turnigxis al li impete. "Jes, jes. Mi estas felicxa. Sed aldone
mi estas soleca, pli soleca ol iam. Jam antauxe mi ne okupis grandan
spacon en la mondo. Sed nun--kie estas starangulo por mi? Ho, cxar
mi jam komencis min konfesi, kial ne dauxrigi? Diri tion al vi levas
tombosxtonon de sur _mi_! Vi vidu, antaux cxi tio, Leilino bezonis min.
Sxi estis malfelicxa kaj mi konsciis pri tio, kaj kvankam preskaux
neniam ni priparolis
|