a trajno." Sxi meditis momenton. "Eble
tio estas pli bona. Mi bezonas paroli kun Suzino unue. Sxi renkontos min
cxedoke kaj mi veturigos sxin rekte al la hotelo kun mi."
Dum sxi evoluigis tiun planon, sxi spertis la senton ke Ido ankoraux
sxin rigardas, penseme, ecx seriozege. Kiam sxi finparolis, li restis
senparola dum momento. Tiam li diris, preskaux ceremonie: "Se via
interparolado kun Frauxlino Suferno ne dauxras gxis tro malfrua horo,
cxu mi rajtas alveni vin viziti post gxi? Mi vespermangxos cxe mia
klubo kaj mi telefonos al vi je cxirkaux la deka, se vi permesos. Mi
survojigxos morgauxmatene, cele al Cxikago, por negocoj, kaj placxus al
mi ekscii, antaux mia foriro, ke via kuzino sukcesis vin trankviligi,
pri kio mi jam antauxcertas."
Li parolis kun timida zorgo kiu, ecx por la maltrankvilaj perceptoj
de S-rino Lidkoto, sonigis sentonoton dum longa tempo silentigitan.
Eble la faligo de la barilo de silentemeco antauxe ilin disapartiginta
nun liberigis cxe ambaux nesuspektitajn emociojn. La tono de lia peto
afekciis sxin kurioze kaj malstrecxis la fortan premon de sxiaj timoj.
"Ho, jes, bonvolu alveni!" sxi diris, starigxante. La grandega
minaco kiu estis Nov-Jorko pligrandigxis nun, nanigante, sub longaj
etendajxoj da enbataligitaj masonadoj, la vastan ferdekon sur kiu
sxi staris kaj cxiujn estuletojn kiujn gxi veturigis. Unu el tiuj,
drivante pli proksime, prenis la formon de sxia servistino, sekvata de
stevardoj portantaj valizojn, kaj signalanta al sxi ke estas la horo
subferdekigxi. Dum ili descendis al la cxefa ferdeko, la homamaso sxin
balais kontraux la sxultron de S-rino Lorino Bulgxero, kaj sxi auxdis
la ambasadorinon alvoki al iu, super la cxagrenita cxapelmaro: "Mi ege
bedauxras! Tio multe placxintus al mi sed mi promesis pasigi dimancxon
cxe kelkaj geamikoj en Lenokso."
II
La klarigo de Suzino Suferno finigxis nur post la deka horo kaj sxi jxus
foriris kiam Franklino Ido, kiu, konforme al malnova Nov-Jorka tradicio,
sin anoncis per longa blanka skatolo da rozoj, alvenis kondukite en la
salonon de S-rino Lidkoto.
Li antauxenpasxis kun sia timida duonhumura rideto kaj, prenante al sxi
la manon, sxin rigardis dum momento sen paroli.
"Cxio bonfartas," li proklamis tiam.
S-rino Lidkoto revensendis lian rideton. "Estas eksterordinare. Cxio
sxangxigxis. Ecx Suzino sxangxigxis. Kaj vi scias gxis kiom Suzino
reprezentis antauxe la malnovan Nov-Jorkon. La
|