ege deziras ricevi gxin. Vi komprenu, la onklo de Horaco
estas en Kabineto--ia adjunkta sekretario--kaj miaopinie li disponas
ege influajn rilatojn--"
"Cxu la onklo de Horaco? Mi supozas ke vi volas diri tiun de Vilburo,"
interrompis S-rino Lidkoto, eligante anhelon el kiu parton instigis la
frivola lingvouzado de Frauxlino Suferno.
"Cxu tiu de Vilburo? Ne, mi ne volas diri lin. Tiun de Horaco mi volas
diri. Neniaj malbonvolaj deziroj kontrauxstarigas ilin, mi certigu
vin. Ekde la anonco pri la fiancxigxo de Horaco--cxu vi ne sciis ke
Horaco fiancxigxis? Nu, li edzigxas kun unu el la filinoj de Episkopo
Torburjo: la rugxharulino verkinta la romanon kiun cxiuj priparolas:
_Cxi Tiu Karno Mia_. Ili geedzigxos en la katedralo. Kompreneble, Horaco
_rajtas_, cxar estis Leilino kiu--sed, kiel mi diras, ne estas la plej
_eta_ rankoro kaj Horaco mem skribis al sia onklo pri Vilburo."
La pensadoj de S-rino Lidkoto refugxis al tio kion sxi diris al Ido
la antauxan tagon sur la ferdeko de "Utopio". "Antauxe mi ne okupis
grandan spacon sed kie estas angulo por mi nun?" Kie, efektive, en
tiu homplena renversita mondo, kun ties impetaj sxangxoj kaj pelmelaj
realgxustigoj, ties novaj toleremoj kaj apatioj kaj komplezajxoj, estis
spaco por karaktero formita de pli severaj procedoj kaj vivo rompita sub
ilia nedeturnebla premo? Tiam, fulmrapide, sxi ekvidis la hxaoson laux
nova angulo kaj ordo sxajnis ekmovigxi sur la malplenon. Se la malnovaj
procedoj sxangxigxis, sxia kazo sxangxigxis kun ili. Ankaux sxi estis
parto de la gxenerala realgxustigo, eta ero de la nova kondutmodelo
evoluigita en pli auxdacaj, pli liberaj akordoj. Cxar sxia filino havis
nenian punon por pagi, cxu ankaux sxi mem ne liberigxis pro la sama
influo? La ricxaj postlasitajxoj de juneco kaj gxojo jam foriris. Sed
cxu ne restis suficxe da tempo por kunigi novajn provizojn da felicxo?
Tion, kompreneble, Franklino Ido sentis kaj deziris ke sxi sentu. Li
jam tuj vidis kiel la sxangxo en la situacio de la filino estigos
sxangxon en la koncepto de la patrino pri sxia aparta situacio. Preskaux
sxajnis--suficxe mirinde!--ke la malsagxeco de Leilino farigxis rimedo
por senkulpigi la malsagxecon de sxi mem.
* * * * *
Cxion alian S-rino Lidkoto forgesis dummomente en la varmo de la filina
cxirkauxbrako. Malnature estis, preskaux terure, ekstari sur stranga
sojlo, sub nekonata tegmento, en granda halo plena je pentrajxoj,
floroj, faj
|