tion mi sentis ke, iumaniere, la scio ke mi jam
traspertis la saman okazintajxon, ecx gxis ties plej suba fecxo, sxin
helpis. Kaj helpis _min_ sxia bezono pri mi. Kaj kiam alvenis la novajxo
pri sxia edzinigxo, mia unua pensado estis tio ke eble nun sxi bezonos
min ecx pli, ke sxi havos neniun krom mi al kiu peti helpon. Jes, sub
mia tuta cxagreno kusxis arda gxojo pri tio. Estis tiel malkutime kaj
mirinde eksenti denove ke estas unu persono ne scipovanta bonfarti sen
mi! Kaj nun tio kion diras al mi vi kaj Suzino sxajnas esti forpreninta
de mi mian filinon. Kaj en tiuj unuaj momentoj estas nur tio kion mi
kapablas senti."
"Kompreneble estas nur tio kion vi kapablas senti." Li rigardis sxin
mediteme. "Kial Leilino ne alvenis vin renkonti?"
"Efektive, la kulpo estis mia. Vidu, mi kablogramis ke ne certas ke mi
sukcesos trafi 'Utopion' kaj versxajne mia dua kablogramo malfruigxis
kaj kiam sxi gxin ricevis, sxi jam invitis kelkajn personojn gastigxi
cxe sxi en dimancxo--unu, du longatempajn geamikojn, diras Suzino. Mi
gxojas ke ili tuj konsentis iri cxe sxi sed kompreneble mi preferintus
esti sola kun sxi."
"Tial, cxu vi dauxre intencas iri tien?"
"Ho, mi devas. Suzino deziris treni min al Rigxfildo kun si gxis
lundo kaj Leilino sendis mesagxon informantan ke mi rajtas iri tien
se mi deziras kaj ke mi ne devas pripensi sxin. Sed mi scias kiom sxi
malkontentigxus. Suzino diris ke Leilino timis ke mi koleretigxos
pro tio ke sxi invitis gastojn kaj ke, se mi malaprobos tion, sxi ne
insistos ke mi venu. Sed se _ili_ ne malaprobas, kial malaprobu mi? Kaj
kompreneble, se ili bonvolas iri cxe Leilino, tio devas signifi--"
"Kompreneble, mi gxojas ke vi rekonas tion," Franklin Ido asertis
abrupte. Li starigxis kaj transiris al sxi, prenante sxian manon per
unu el siaj rapidaj gestoj. "Estas io kiun mi deziras diri al vi," li
komencis--
* * * * *
La sekvintan matenon, en la trajno, tra cxiuj ceteraj interluktantaj
pensadoj en la menso de S--rino Lidkoto, kuris la varmeta subfluo de
tio kion Franklin Ido deziris diri al sxi.
Li jam deziris diri tion, sxi sciis, apartan pasintan fojon kiam,
preskaux ok jarojn antauxe, hazarda renkontigxo en la fino de pluva
auxtuno cxe senhoma Svislanda hotelo ilin kunigis dum du semajnoj
en malkutima apudeco. Ili piedpromenis kaj interparolis kune,
prunteprenis cxiu la librojn kaj jxurnalojn de la alia, pasigis la
longajn malvarmetojn vesperojn apu
|