, oni devas komenci per la alfabeto, ili imagas
ke la Esperantaj konsonantoj devas esti laux la _Angla_ uzo. SXajne
alilandaj amikoj ne estis pripensitaj.
Mi kredas ke ni en Anglujo prave aprobos la uzon de GH, HH, JH, cxar
oni tre facile memoras iliajn sonojn. Kaj mi ankaux kredas ke la
Italoj ne juste malaprobos CH kaj GH, kvankam iliaj sonoj estas tute
malsamaj je la uzo de la Itala lingvo.
CXar malmultaj studentoj skribadas pri tiuj cxi akcentoj, mi hodiaux
sendas al Vi tiun cxi leteron. Kaj, cxar Vi estas veraj Esperantistoj,
Vi zorge pripenasados la aferon, kaj bonvolos sendi al mi posxtkarte
Viajn opiniojn antaux Aprilo 10, 1904.
(_Adreso, 67, Kensington Gardens Sq., London, W._).
La plimulto el ni en Anglujo (en la tuta mondo eble) cxiam estas
kontraux la signoj kriadintaj. Forigu ilin! estas la devizo de multaj
el niaj fervoraj helpantoj. Nu, por decidi tiun cxi demandon, Vi,
Karaj Geesperantistoj, povos elekti el tiuj cxi du proponoj:--
(1). _CXu_ The Esperantist _presigxos sen signaj literoj,
sed per CH, GH, HH, JH, SH?_
(2). _CXu gxi presigxados per la literoj CX, GX, HX, JX, SX kiel gxis
nun ni faris?_
Mi petegas ke cxiuj el la Legantoj kiuj pliamas la unuan el tiuj cxi
du proponoj, skribu al mi posxtkarton, enhavantan la vortojn "_Mi
kredas ke la uzo de signoj malhelpas je la universala alpreno de
Esperanto, kiel Lingvo Internacia._"
Tiam, se mi ricevos suficxe da tiaj posxtkartoj, Via deziro estos
plenumita, kaj Vi ne plu vidos supersignojn en The Esperantist.
Eble la plimulto da legantoj jam lernis ke nia fervorega apoganto,
Sinjoro W. T. Stead, estas malsanigxita, kaj forvojagxis al
Sudafrikujo. Kompreneble cxiuj Geesperantistoj unuanime sendos al li
koregajn bondezirojn je rapidega resanigxo, kaj esperos ke, antaux ne
longe, li povos repreni siajn sencxesajn penadojn por la plibonigo de
la homaro. Nunatempe li malfelicxe estas paginta la punon de tro da
entuziasmo, cxar li provis fari pli ol eble estas.
La Biblioteko Esperanta denove pligrandigxis, per la aldono de la tri
sekvantaj libretoj:--
(1). _Vojagxo interne de mia cxambro_ (kvindek ok pagxoj) estas
bonega traduko de la Franca de Xavier de Maistre. La tradukisto, M.
S. Meyer, trafis sian celon, kaj donis al ni lertegan kaj bonstilan
tradukon de tiu interesa verketo.
(2). _Advokato Patelin_ (kvardek du pagxoj) estas triakta proza
komedio de Brueys kaj Palaprat. Esperantigita de M. J. Evrot. GXia
enhavo estas tre intere
|