i lingvon
internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto, de la
momento de gxia naskigxo, gxis tiu cxi tago? La tuta _publika_
historio de la lingvo, t.e. komencante de la tago, kiam mi malkasxe
eliris kun gxi, estas al Vi pli malpli konata; cetere _tiun cxi_
periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kauxzoj, ankoraux
neoportune tusxadi; mi rakontos al Vi tial en komunaj trajtoj sole la
historion de la _naskigxo_ de la lingvo.
Estos por mi malfacile rakonti al Vi cxion, tion cxi detale, cxar
multon mi mem jam forgesis; la ideo, al kies efektivigo mi dedicxis
tutan mian vivon, aperis cxe mi--estas ridinde gxin diri--en la plej
frua infaneco kaj de tiu cxi tempo neniam min forlasadis. Tiu cxi
cirkonstanco parte klarigos al Vi, kial mi kun tiom da obstineco
laboris super gxi, kaj kial mi, malgraux cxiuj malfacilajxoj kaj
maldolcxajxoj, ne forlasadis tiun cxi ideon, kiel gxin faris multaj
aliaj, laborintaj sur la sama kampo.
Mi naskigxis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu cxi sxanco donis
la direkton al cxiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la
logxantaro konsistas el kvar diversaj nacioj: Rusoj, Poloj, Germanoj
kaj Hebreoj; cxiu el tiuj cxi elementoj parolas apartan lingvon kaj
neamike rilatas la aliajn. Tie pli ol ie la impresema naturo sentas
la multepezan malfelicxon de diverslingveco, kaj konvinkigxas cxe
cxiu pasxo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aux almenaux la
cxefa kauxzo, kiu disigas la homan familion, kaj dividas gxin en
malamikaj partoj.
Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke cxiuj homoj
estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj en la domo, cxio cxe cxiu
pasxo igis min senti, ke _homoj_ ne ekzistas: ekzistas sole Rusoj,
Poloj, Germanoj, Hebreoj k.t.p. Tio cxi cxiam forte turmentis mian
infanan animon, kvankam multoj eble ridetos pri tiu cxi "doloro pro
la mondo" cxe la infano. CXar al mi tiam sxajnis, ke la "grandagxaj"
posedis ian cxiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos
grandagxa, mi nepre forigos tiun cxi malbonon.
Iom post iom mi konvinkigxis, kompreneble, ke ne cxio farigxas tiel
facile, kiel gxi prezentigxas al la infano; unu post la alia mi
forjxetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu
homa lingvo mi neniam povis forjxeti. Malklare mi iel min tiris al
gxi, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras
kiam, sed en cxia okazo suficxe frue, cxe mi formigxis la konscio, ke
la sola lingvo povas esti n
|