ras danki lin pro lia sciigo cxar gxi memoras al mi unu el la
plej grandaj plezuroj de la mondo, la turismon biciklete. Eble multe
da miaj legantoj nun ekpensadas siajn libertempojn, kaj proponas iri
en regionojn gxis nun nekonatajn, kie ili povos renkonti
diverslandajn gesamideanojn. Mi mem intencas tiun cxi fari, kaj mi
plezure donos sciigojn al cxiuj, kiuj ilin petos, pri la alilanda
bicikleta turismo. Mi gxoje memoras la plezuregajn impresojn kiujn
faris je mi la belajxoj de tiu cxi jxusnomita Jura, kaj la apuda
Departemento de l'Ain. Dum la pasinta Majo mi faris vojagxon de dumil
kilometroj, kun mia patro, kaj vidis multajn el la plej belaj
regionoj en Francujo, Svisujo, Italujo, Germanujo kaj Belgujo per
bicikleto. La plezuro vere estis plezurego. Sed tiatempe mi ne
konatigxis kun Esperantistoj; kaj mi prezentas al mi ke la sama
vojagxo nun estus pli ol plezurplenega, cxar mi konas la adresojn de
multaj Esperantistoj, kiuj deziras paroladi Esperante kun ni, anoj de
alia, sed tamen, tre proksima lando. Se iaj el vi, gelegantoj miaj,
deziras ricevi kelkajn el tiuj cxi adresoj, mi sendos ilin al vi;
kaj mi estas certa ke vi neniam bedauxros ke vi estas fidintaj je
Esperanto por plezurplenigi viajn libertempojn. Por turistoj, la
granda helpo, kiun donas kono de la lingvo internacia vere estas
neforgesinda. Per gxi, vi povas lerni multe da interesegaj aferoj,
kiujn alie vie tute ne eltrovus. Mi skribas tiujn cxi liniojn
hodiaux cxar la libertempoj jam alproksimigxas. Mi cxiam pliamas la
longajn tagojn de la printempo al la varmegaj, kaj ofte polvplenaj,
tagoj de la someraj monatoj. Tiel mi preskaux cxiam elektis la Junian
monaton por bicikleta vojagxo inter la belajxoj de mia propra lando,
aux, pli bone, inter la montoj kaj lagoj de pli malproksimaj landoj,
kie trovigxas bonegaj vojoj, kaj kie la cxiutaga vivado estas tiel
malsama je la nia. Sed sendube multaj el ni Esperantistoj deziras
forvojagxi ecx pli frue. Eble kelkaj el ni jam estos foririntaj
antaux la Pasko, kaj gxia Aprila Esperantist. Al cxiuj, kiuj
povas, mi kore konsilas vojagxi alilande, kaj persone provi la
helpon, kiun la lingvo internacia donos.
Tamen mi havas duan, kaj ne malindan celon. Multaj el vi sendube
estas anoj de la fama _Cyclists' Touring Club_. Kaj vi jam scias ke
la _Touring Club de France_ estas la plej notinda helpanto de nia
kara afero en Francujo. Nu, cxu la C.T.C. ne devas ankaux klopodi pri
Esperanto? Mi gxin kredas, kaj mi fidas,
|