s fakto alcertiga, ke tiaj floroj kiaj bezonas nur la venton
por efektigi sian fruktigon, cxiam estas floroj nerimarkindaj
pro koloro, formo, aux odoro; kaj neniam kreas mielon.
CXu la floroj aux kreskajxoj havas ian konsciencon aux propran volon,
je siaj agoj aux funkciadoj? CXu vere "la kverko tremetas cxe la unua
bato de la hakilo" kiel kantas la poeto? Antaux nelonge la
botanikistoj kutimis diri ke cxiuj agoj de la floroj estas nur
funkciadoj auxtomataj, sen propra volo aux inteligento de la floro
mem. La avo de la fama Charles Darwin estis, sxajne, la unua
observanto kiu kuragxis pensi kaj diri ke la kreskajxoj posedas ion
analogian je la instinkto aux prudento de la vivuloj bestaj. Post nur
iom da jaroj, Wordsworth ankaux diris:--
"Mi certe kredas--cxiu kara flor'
GXuadas la aeron kiun spiras."
Charles Darwin mem plibonigis kaj tre certigis la temon de sia avo;
kaj, en nunaj tagoj, Dro. J. E. Taylor verkis plej interesan kaj
mirindan libron pri la "Sagaceco kaj Moraleco de la Kreskajxoj." Mi
devus ankoraux citi multe da verkistoj, anglaj kaj alilandaj--Shelley,
Tennyson, Lowell, Jefferies, Flammarion, Maeterlinck, Karr, k.t.p.,
sed mia spaco jam estas plenigita. Eble, cxe estonta okazo, nia
estimata Redaktoro permesos ke mi skribu iom plu pri tiuj observemaj
verkistoj, kiuj havis kororelon por auxskulti, kaj cerbon por
kompreni, la silentan paroladon de niaj humilaj gefratoj, la floroj.
Ben Elmy.
FOOTNOTE:
[3] Mignonette.
DU FABLOJ DE LAFONTAINE.
_La Korvo kaj la Vulpo._--Belega korvo, sur arbo sidanta, tenis en
sia beko fromagxon. Vulpo altirita de la bonodoro, diris al li: "Nu!
Bonan tagon, Via Korva Mosxto! Kiel bela vi estas! Kiom vi sxajnas al
mi belega! Mi ne volas mensogi; se via vocxo estas tiel bela, kiel
estas via vestajxo, vi estas la Fenikso el la logxantoj en tiuj cxi
arbaroj."
CXe tiuj cxi vortoj, pro gxojego eksaltis la korvo, kaj, por auxdigi
sian belsonan vocxon, li largxe malfermis sian bekon, kaj preterlasis
sian fromagxon.
Tuj ekkaptis gxin la vulpo kaj diris: "Mia bela sinjoro! Sciigxu ke
cxiu flatulo vivas per la aferoj de tiuj, kiuj kredas je li. Tiu cxi
leciono sendube egalvaloras fromagxon."
La korvo, hontanta kaj konfuza, jxuris (sed iom tro malfrue) ke de
nun, neniu trompos lin.
_La Garolo[4] kaj la Plumoj de la Pavo._--Pavo sxangxis plumojn:
Garolo prenis ilin, kaj per ili sin vestis. Poste li aliris por
promenadi, tre fiera, inter aliaj pav
|