ke antaux ne longe, gxi
faros ion por la afero. En la _C.T.C. Gazeto_ de tiu cxi Marta
monato, trovigxas artikolo pri la lingvo, kaj mi fervore petegas, ke
cxiuj la Esperantistaj membroj de la C.T.C. skribu al la Redaktoro de
gxia Gazeto, kaj diru ke ili estas interesitaj, kaj ke ili esperas ke
la C.T.C. klopodos pri Esperanto, same kiel la T.C.F. jam estas
farinta. Tionfarante, cxiuj multe helpos nin, kaj gajnos koregan
dankesprimon de la tutmonda Esperantistaro.
La Redaktoro.
LA LINGVO DE LA FLOROJ.
Originale verkita de Ben Elmy.
Mi ne intencas paroli pri la tiel nomata florlingvo, per kies helpo
timemaj amantoj iam kuragxis malkovri la flamon de kasxita pasio. Tiu
cxi lingvo nur estis sistemo de silentaj signaloj; ekzemple, la
sopiranta cxielblua Ne-min-forgesu; la modesta Violo de espero; la
delikatodora Resedo[3] anoncante ke "Miaj ecoj superas miajn
cxarmojn"; la Rozo rugxanta, emblemo de simpatio reciproka. Mi tute
lasos tion cxi al la junuloj de la brula Oriento, kie, oni diras, la
fiktiva florlingvo farigxis sperta sciado, kvankam nur iom komisiita
al la vulgara kaj malvarma nigro kaj blanko de libroj presitaj.
Sed en tia lingvo, la floroj nur utiligxas kvazaux senvolaj iloj por
esprimi ian senton aux sciigon sole homan. Mi, do, plivolas pensi kaj
pensigi pri la lingvo kiun uzas la floroj mem, por sciigi siajn
proprajn dezirojn kaj bezonojn al aliaj vivaj estajxoj; cxu insekto,
cxu birdo aux besto, cxu ecx la homo ankaux. CXe multe da belaj
floroj sia rasdauxrigo mem dipendas de la apudesto de tiaj fremdaj
kunhelpantoj.
Tamen la floroj--kun siaj postfruktoj ne posedas vortojn aux ecx
sonojn en sia lingvo; efektive, tio cxi estas ankoraux nur "sistemo
de silentaj signaloj"; koloro, formo, odoro, gusto--jen estas la
solaj rimedoj de la floroj por altiri la insektojn kiuj
interfruktigos la geflorojn, kaj la birdojn aux bestojn kiuj poste
forportos kaj dissemos la semojn. Delogitaj de iom da mielo, la
abeloj, papilioj, favoj, musxoj, aux skarabetoj, farigxas ambasadoroj
de amo inter la senmovaj gefloroj; kaj rekompencitaj de bongusta
frukto, la birdoj aux bestoj farigxas portantoj de semoj, nuksoj,
kernoj,--kies suficxa proporcio enterigxos fine en tero fresxa,
malproksime de la parencaj floroj.
Sendube la diferenca konstruajxo kaj ecoj de la diversaspecaj
floroj servas speciale por alvoki al tiuj cxi la plej decajn kaj
tauxgajn senditojn, cxu de la amo, cxu de la propagando. Ankaux
esta
|