ur ia neuxtrala, apartenanta al neniu el
la nun vivantaj nacioj.
Kiam el la Bjelostoka gimnazio mi transiris en la Varsovian duan
klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de lingvoj
antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj
per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el tiuj cxi
lingvoj por komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam kiamaniere, mi
venis al firma konvinko, ke tio cxi estas neebla, kaj mi komencis
malklare revi pri _nova_, arta lingvo. Mi ofte komencadis iajn
provojn, elpensadis artifikajn ricxegajn deklinaciojn kaj
konjugaciojn, k.t.p. Sed homa lingvo kun gxia, kiel sxajnis al mi,
senfina amaso da gramatikaj formoj, kun gxiaj centoj da miloj de
vortoj, kaj dikaj vortaroj, sxajnis al mi tia artifika kaj kolosa
masxino, ke mi ne unufoje diradis al mi: "for la revojn! tiu cxi
laboro ne estas laux homaj fortoj,"--kaj tamen mi cxiam revenadis al
mia revo.
Germanan kaj Francan lingvojn mi ellernadis en infaneco, kiam oni ne
povas ankoraux kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la
5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi lingvon Anglan, la
simpleco de la Angla gramatiko jxetigxis en miajn okulojn, precipe
dank' al la kruta transiro al gxi de la gramatikoj Latina kaj Greka.
Mi rimarkis tiam, ke la ricxeco de gramatikaj formoj estas nur blinda
historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi
komencis sercxi en la lingvo kaj forjxetadi la senbezonajn formojn,
kaj mi rimarkis, ke la gramatiko cxiam pli kaj pli degelas en miaj
manoj, kaj baldaux mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu
okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn pagxojn. Tiam mi
komencis pli serioze fordonigxi al mia revo. Sed la grandegulaj
vortaroj cxiam ankoraux ne lasadis min trankvila.
Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aux 7-a klaso de la gimnazio, mi
okaze turnis la atenton al la surskribo "SXvejcar_skaja_," kiun mi
jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendajxo "Konditor_skaja_."
Tiu cxi "skaja" ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj
donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni
ne devas aparte ellernadi. Tiu cxi penso ekposedis min tute, kaj
mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn
grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide
malgrandigxi antaux miaj okuloj.
"La problemo estas solvita!"--diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri
sufiksoj, kaj komencis multe labori en tiu cx
|