xin, kaj gxi tute kusxis en lia mano, la
adjudanto tamen ne ellasinte la cxenon. La ciferplato estis ornamita;
la kovrilo nove polurita; je la suno gxi brilis kiel fajro.
La tento estis tro granda.--Fortunato levis ankaux la maldekstran
manon, kaj per la antauxfingro li montris supre sian sxultron la
amason da fojno. La adjudanto tuj komprenis lin. Li ellasis la
cxenon. Fortunato estis la sola posedanto de la horologxo.
La soldatoj tuj renversis la amason, kaj gxi baldaux movigxis, kaj
sanga viro, kun stileto en la mano, eliris, sed, provante levigxi,
sia vundo ne permesis lin stari. Li falis. La adjudanto jxetis sin
sur lin, kaj elsxiris la stileton el lia mano. Tuj oni forte ligis
lin, malgraux lia kontrauxbatalo.--Gianetto, kusxita sur la tero kaj
ligita kiel brancxaro, turnis la kapon al Fortunato, kiu
alproksimigxis. "Filo de ...," li diris pli malsxate ol kolere. La
infano jxetis al li la moneron, kiun li estis doninta, sentante ke
li ne plu meritas gxin. Sed la kaptito sxajnis ne vidi tiun movon.
Tre kviete li diris al la adjudanto: "Mia kara Gambo, mi ne
povas marsxi; vi devas _porti_ min en la urbon." "Vi tuj kuros pli
rapide ol kapreolo," respondis la kruela venkinto; "sed estu
trankvila. Mi estas tiel kontenta teni vin, ke mi volonte portus vin
unu mejlon sen lacigxi. Plie, amiko mia, ni faros por vi portilon per
brancxoj." "Bone," diris la malliberulo, "vi ankaux metos iom da
pajlo sur la portilon, por ke mi estu pli sengxena."
Dum la soldatoj okupis sin, unuj por fari specon de portilo, aliaj
por bandagxi la vundon de Gianetto, Mateo Falkone kaj sia edzino
subite aperis apud la kurbigxo de la vojeto, kiu kondukis al la
arbaro. La virino antauxmarsxis, kurbigxata penige sub la pezo de
grandega sako da kasxtanoj, dum la viro trankvile sekvis, portante
nur unu pafilon en la mano, kaj alian sur la dorso; cxar estas neinde
je Korso porti ian sxargxon krom siaj armiloj.
Vidante la soldatojn la unua penso de Mateo estis ke ili estas
venintaj por aresti lin. Sed kial tiu cxi ideo? CXu li malpacis kun
la justeco? Ne, li gxuis bonan famon. Sed li estis Korso, kaj
montano; kaj estas iom da Korsoj, kiuj, esplorante la memoron, ne tie
trovas ian peketon. Li do estis singarda, kaj preparigxis por la
defendo. "Edzino," li diris al Giuseppina, "metu malsupren vian
sakon, kaj pretigu vin!" SXi tuj obeis. Li donis al sxi la pafilon,
kiun li portis sur la dorso, por ke gxi ne gxenu lin. Tiam li
malrapide autauxeniris
|