cxu vi scias ke mi
havas rimedon paroligi vin aliamaniere? Eble vi fine parolos, kiam
mi donos al vi dudekon da batoj per la glavoplado! CXu vi scias,
fripono, ke mi povas kusxigi vin en malliberejo sur la pajlo kun
katenoj al la piedoj?" Sed la infano ne maltrankviligxis.
La soldatoj estis vizitintaj la tutan domon. Tio ne estis tre longa
afero, cxar la dometo de Korso enhavas nur unu kvadratan cxambron. La
meblaro konsistas el tablo, benkoj, kestoj, cxasiloj kaj kuiriloj.
Dume Fortunato karesis sian katinon, kaj sxajnis gxui la konfuzon de
la soldatoj. Unu alproksimigxis al la amaso da fojno kaj vidis la
katinon kaj donis baton per la bajoneto en la fojnon, plialtigante la
sxultrojn, kvazaux li sentas la ridindecon de sia singardo.
Nenio movis, kaj la vizagxo de la knabo ne montris ian maltrankvilecon.
La adjudanto preskaux malesperis. Li jam serioze rigardis je la
flanko de la ebenajxo kiel inklina reiri tien de li venis, kiam li
ekpensis ke eble karesoj kaj donacoj helpos lin. "Kuzeto," li diris,
"vi sxajnas esti tre lerta bubo. Sed vi agas malbone cxe mi, kaj se
mi ne timus cxagreni mian kuzon Mateon, vere mi forkondukus vin kun
mi. Sed kiam mia kuzo estos reveninta, mi rakontos al li la tutan
aferon, kaj li vin vipos por via mensogo. Estu bona knabo, kaj mi
donos al vi tiun cxi belan argxentan horologxon, kiu certe valoras
tridek frankojn!"
"Kiam mi estas grandulo, mia onklo, la korporalo, donacos al mi
horologxon." "Jes, sed la filo de via onklo jam havas unu, ne tiel
belan, kiel tiun cxi, vere. Li tamen estas pli juna ol vi." Fortunato
rigardis gxin simile je kato, al kiu oni prezentas tutan kokidon.
Sentante ke oni mokis lin, li ne kuragxigxas kapti gxin, kaj de tempo
al tempo, li deturnas la okulojn por ne subfali la tenton. SXajnis
tamen ke la adjudanto volis vere donaci la horologxon al li.
"Mi perdu miajn epoletojn," ekkriis la adjudanto, "se mi ne donacos
al vi la horologxon, kondicxe ke vi diru kie estas Gianetto. La
kamaradoj estas atestantoj, kaj mi ne povas depreni mian promeson."
Tiel parolante li alproksimigis iom post iom la horologxon, gxis gxi
preskaux tusxis la palan vangon de la infano. Oni vidis sur lia
vizagxo la internan batalon inter la avideco, kaj la respekto
sxuldata al la gastamo. Li pene spiris: Li preskaux sufokigxis. Dume
la horologxo balancigxis, turnigxis kaj kelkafoje ecx tusxis lian
nason. Fine, iom post iom, la dekstra mano levigxis al la horologxo;
liaj fingroj tusxis g
|