Li baldaux reaperis kun taso da lakto, kiun li
prezentis al Gianetto mallevante siajn okulojn.
"For de mi!" ekkriis la malfelicxulo kun tondra vocxo. Poste,
turnigxante al unu el la soldatoj: "Kamarado, donu al mi trinkajxon!"
La soldato metis sian botelon en liajn manojn, kaj la bandito trinkis
la akvon, kiu donis al li viro, kun kiu li jxus intersxangxis pafojn!
Tiam la adjudanto donis la signalon por foriri, kaj diris _adiaux_ al
Mateo kiu ne respondis....
CXirkaux dek minutoj pasis antaux ol Mateo malfermis la busxon. La
infano malkviete rigardis, jen sian patrinon, jen sian patron, kiu,
apogante sin sur sia pafilo, konsideris lin kun kolerega mieno.
"Vi komencas bone," fine diris Mateo kun vocxo kvieta, sed terura
por tiuj, kiuj lin konis. "Pacxjo mia," ekkriis la infano,
alproksimigxante, la okulojn larmplenajn, preta sin jxeti genue. Sed
Mateo kriis al li: "Malantauxen de mi!" kaj la infano haltis kaj
ploregis, senmove starante kelkajn pasxojn de sia patro. Giuseppina
alproksimigxis. SXi jxus ekvidis la horologxcxenon elpendantan el lia
cxemizo. "Kiu donis al vi tiun cxi?" "Mia kuzo, la adjudanto."
Mateo ekprenis la horologxon kaj, jxetante gxin forte kontraux
sxtonon, disrompis gxin en mil pecetojn.
La ploregoj de Fortunato duobligxis, kaj Mateo dauxrigis lin fikse
rigardi per siaj linkaj okuloj. Fine li frapis la teron per la
pafilo, kaj jxetinte gxin sur la sxultron, li reprenis la vojon al la
arbaro, kriante ke Fortunato lin sekvu. La infano obeis. Giuseppina
kuris post Mateon, kaj ekprenis lian brakon: "Li estas filo via,"
diris sxi, tremante, kaj fiksante siajn nigrajn okulojn sur tiujn de
sia edzo, kvazaux sxi volis legi tion, kio pasigxis en lia animo.
"Lasu min," respondis Mateo. "Mi estas lia patro." SXi kisis sian
filon, kaj reeniris plorante en la domon, kie sxi fervore pregxis
antaux la imago de la Dipatrino....
Apud malgranda valeto Mateo haltis. "Fortunato, iru apud tiun largxan
sxtonon." La knabeto faris tion, poste li genufleksis. "Diru viajn
pregxojn!" "Patro mia, Pacxjo, ne mortigu min!" "Diru viajn
pregxojn!" ripetis Mateon, teruravocxe. Balbutante kaj ploregante, la
infano diris la Patron kaj la Kredon. Fortavocxe la patro respondis
_Amen_ je la finigxo de cxiu pregxo.
"CXu tiuj cxi estas cxiuj pregxoj kiujn vi scias?"
"Patro, mi ankaux scias la _Ave Maria_, kaj la _Litaniojn_, kiujn mia
onklino lernigis al mi."
"Ili estas tre longaj, sed diru ilin!"
La infano finis la l
|