al la domo, lauxlonge la arboj, kiuj borderis
la vojon, kaj preta jxeti sin, je la plej malamika movo, malantaux la
plej grandan trunkon, de kie li povus pafi kasxate. Lia edzino sekvis
lin proksimege, tenante la duan pafilon, kaj la kartocxujon. La ofico
de bona edzino dum batalo estas sxargi la armilojn de sxia edzo.
Vidante Mateon tiamaniere alproksimigxantan, la adjudanto estis en
tre granda maltrankvileco. Se Mateo, li ekpensis, estus hazarde
parenco de Gianetto, aux se li estus lia amiko, kaj li volus defendi
lin, la kugloj de lia pafilo alvenus al mi tiel certe, kiel letero al
la posxto. Je tia sxanceligxo, li kuragxe decidigxis antauxeniri
sole, kaj rakonti al Mateo la tutan aferon, parolante al li, kiel al
malnova konato; tamen la mallonga interspaco inter li kaj Mateo
sxajnis al li longega.
"Nu, amiko mia," li ekkriis. "Kiel vi sanas? Estas mi, Gamba, via
kuzo." Mateo, nerespondante, haltis kaj gxentile plialtigis sian
pafilon. "Bonan tagon, frato!" "Mi venis pasante por saluti vin, kaj
mian kuzinon Peppina. Ni havis longan marsxadon hodiaux, sed ni ne
devas plendi pri nia lacigxo, cxar ni faris bonan kaptajxon. Ni jxus
kaptis Gianetton Sanpieron." "Estu Dio lauxdata," ekkriis Giuseppina,
"li sxtelis nian kaprinon la lastan semajnon!" Tiuj cxi paroloj
gxojigis Gamba. "La fripono sin kiel leono defendis. Li mortigis unu
el miaj soldatoj, kaj, nekontenta je tio, li rompis la brakon
al la korporalo Chardon--sed tio ne estas grava afero, li estas
nur Franco:--Plie li kasxigxis tiel bone, ke la diablo mem ne estus
povinta trovi lin. Sen la helpo de mia kuzeto Fortunato, ni
neniam estus trovinta lin. Gianetto kasxigxis sub tiu cxi amaso da
fojno, sed mia kuzeto vidigis al ni la ruzon. Mi certe diros gxin al
lia onklo, la korporalo, por ke li sendu al li belan donacon por lia
penado. Lia nomo kaj la via estos en la raporto, kiun mi sendos al la
provincestro."
"Malbeno!" gxemis tute mallauxte Mateo.
Kiam ili alvenis al la domo, Gianetto jam kusxis sur la portilo,
preta por foriri. Vidante Mateon kun Gambo, li strange ridetis; tiam
turninte sin al la pordo de la domo, li kracxis sur la sojlon,
dirante: "Domo de perfidulo."
Nur homo certa morti estus kuragxigxinta elparoli tiujn cxi vortojn.
Tiro per stileto, kiu ne postulus ripetadon, tuj estus paginta tiun
insulton. Mateo tamen nur metis la manon al la frunto, kiel viro
premegita. Fortunato estis enirinta en la domon, kiam li vidis sian
patron alvenantan.
|