s inda je atento. Al cxiu, kiu
sendos cxi tie sian nomon kaj adreson, por ke gxi enmetigxu en nian
adresareton, kiel kolektanto de posxtsignoj, kaj kiu kunsendos la
necesajn ses pencojn (70 centimojn), la Redaktoro tuj resendos areton
da almenaux dek diversaj posxtsignoj. Kaj cxiuj el ili estos per
Esperanto ricevitaj. Estas mirinde kiom da alilandaj abonantoj tiun
cxi malgranda Gazeto jam posedas. Estos granda helpo al tiu cxi afero
se la abonantoj en Java, Pahang, Cochin-China, Japan, Trinidad,
Barbadoes, Brazil, Mexico, Sierra Leone, China k.t.p. afable sendos
aron da senvaloraj (al ili, sed ne al ni) specimenoj por ke ni
disdonu ilin inter niaj apogantoj. _Per malgrandajxoj oni grandajxojn
efektivigos!_ Tial mi multe konfidas je posxtkartoj kaj posxtsignoj,
por rapidigi la universalan alprenon de Esperanto.
* * *
Kelkaj amikoj tre amas _kronikon_; sed la Redaktoro petas ke ili sin
turnu al la _Lingvo Internacia_, _L'Esperantiste_, _k.t.p._ por gxin
trovi. Tamen en tiu cxi numero li donas mallongan skizon pri la
agadoj de la pasinta monato. Multaj paroladoj estas farintaj. _The
Associated Teachers' Guild_, _The Central Technical College_, _The
Sir John Cass Technical Institute_, _The Westbourne Chapel_ en
Londono, kaj kunvenoj cxe Sheffield kaj Nottingham auxskultadis kaj
ekinteresigxis je la Esperanta celo. Multaj artikoloj pri Esperanto
aperis en la gazetaro.
Bonaj leteroj enpresigxis en _The Hexham Herald_ kaj _The Scottish
Cyclist_. Malfelicxe _The Daily Paper_, kiu donis al ni tiom da
espero kaj helpo, estas mortinta, cxar nia fervorega amiko Sinjoro
Stead ne povis plu zorgadi pri gxi. Tamen nia movado sxuldas al li
ankoraux pli koregan dankesprimon. Pri la artikolo en la _C.T.C.
Gazette_ mi jam estas skribinta.
Mi ne povas nomi cxiujn el la Anglaj Gazetoj, kiuj enhavis
Esperantajn artikolojn, sed mi ne devas forgesi la novan monatan
revuon, _The Crank_, kies dua numero enhavis tre valoran artikolon,
skribitan de nia agema _Librarian_. Dua artikolo kredeble sekvos en
la tria numero.
Sed estas inter la alilanda gazetaro ke ni trovas la plimulton da
niaj apogantoj; kaj mi prenas la nunan okazon por danki la multajn
samideanojn, kiuj afable sendadas al mi siajn lokajn gazetojn. En _La
Plume Stenografique de France_ trovigxis longan skizon; kaj ankaux
tre longan nomaron da aliaj gazetoj oni povus citi. En la Amiens'a
jxurnalo mi legis ke la sindonema Sinjoro Tessencourt, la tiea
Prezidanto, farigxi
|