itaniojn per malfortega vocxo.
"CXu vi estas fininta?"
"Ho! Patro mia, pardonu min. Mi neniam refaros gxin. Mi tiome petegos
mian kuzon, la korporalon, ke oni pardonu al Gianetto."
Li estis ankoraux parolante kiam Mateo murmuris: _Dio vin pardonu!_
Li pafis, kaj Fortunato falis teren, morta.
Sen jxeti rigardon sur la malvivulon, Mateo reiris domen, por sercxi
fosilon por enterigi sian filon. Post kelke da pasxoj, li renkontis
Giuseppinan, alkurantan, maltrankviligitan per la pafo. "Kion vi
faris?" sxi ekkriis.
"Justecon!"
"Kie li estas?"
"En la valeto. Mi lin enterigos. Li mortis Kristane. Mi kantigos
meson por li. Oni diru al mia bofilo ke li venu logxi kun ni."
TOM BOLIN.
(Dibdin.--Tradukis A. Motteau).
Senviva kusxas nun Tom Bolin,
Karulo de l'sxipar';
Ventego ne plu blovos sur lin
En granda mortintar'.
Li staris en beleco vira,
De la marist' model';
Ferdeke devosklavo vera,
Sidant' nun super vel'. (_bis_).
Tom cxiam sian vorton gardis
Kaj kore donis sin;
Edzinon virtan li posedis,
Amikojn verajn, nin.
Li ankaux kantis tiel bele,
De l'sxipo Filomel'!
Bedauxru ni do lin fidele,
Zorgantan super vel'. (_bis_).
Veteron belan sendos tamen
La supervol' al Tom,
En tago kiam venos hejmen
Maran' kaj landa hom'.
SXipanon, regxon morto kaptas;
Se li nun homa sxel'
Senmova korpo sube restas,
Tom vivas super vel'. (_bis_).
DIVERSAJ AVIZOJ.
Niaj Germanaj Samideanoj baldaux komencas sian propagandon, kaj
eldonigis bonan brosxureton kiu kostas dekkvin pfenigojn kaj kiu
multe helpos je la varbado de rekrutoj.
* * *
Sinjorino Phelips, Prezidantino de la Braillea Korespondada Klubo,
anoncas la fondon de Esperanta sekcio. Ni rememorigas niajn blindajn
amikojn ke Sinjoro W. P. Merrick, The Manor Farm, Shepperton,
klopodas pri la movado, kaj estas la Braillea Sekretario de The
London Esperanto Club.
* * *
Alilanda Adepto, kiu enpresigis sian nomon en nian Adresareton, kiel
kolektanto de ilustritaj posxtkartoj, jxus estas skribinta: "CXu vi
scias ke per, kaj por, via gazeto mi faras kaj estas ankoraux farinta
grandaron da posxtkartoj ilustritaj? CXiutage la leteristo lasas en
mia domo kvar, kvin, aux ses, cxiuj skribitaj tiamaniere: "Leginte
vian anoncon en The Esperantist k.t.p."
Mi cxiam pensis, ke tiuj cxi multe helpus nian aferon, kaj sendube la
kolekto de posxtsignoj ankaux esta
|