ia kartocxujo." "Mi havas mian stileton." "Sed cxu vi
kuras tiel rapide kiel mi?" Li faris salton, kaj forkuris. "Vi ne
povas esti filo de Mateo Falkone. CXu vi do arestigos min antaux via
domo?" La infano sxajnis kortusxita. "Kion vi donos al mi se mi
kasxos vin?" La bandito sercxis en sia leda posxo, kaj eltiris el gxi
moneron da kvin frankoj. Vidante la monon, Fortunato ridetis kaj
diris: "Nenion timu." Li tuj faris grandan truon en amason da fojno
apud la domo. Gianetto enigxis tien, kaj la infano lin kovris
tiamaniere, ke li lasis al li iom da aero por spiri. Estis tamen
neeble suspekti viron kasxitan sub la fojno. Plie li prenis katinon
kun sxiaj idoj, kaj placis ilin sur la amaso por kredigi ke gxi
ne estis tusxita de kelke da tempo. Poste, ekvidante sangajn
postsignojn, li zorge kovris ilin per polvo, kaj trankvile
rekusxigxis je la suno.
Kelkaj minutoj poste, ses viroj en brunaj uniformoj kun flavaj
kolumoj, komandataj de adjudanto alvenis. Tiu cxi adjudanto estis iom
parenca de Falkone (Oni scias ke en Korsujo oni sekvas la gradojn de
parenteco pli malproksime ol aliloke). Li nomigxis Teodoro Gamba, kaj
estis agemulo, tre timata de la banditoj, el kiuj li jam estis
kaptinta kelkajn.
"Bonan tagon, kuzeto, kiel vi grandigxis," li diris. "CXu vi jxus
vidis pasi viron?" "Ho, mi ne estas ankoraux tiel granda, kiel vi,
kuzo," naivege respondis la infano.
"Tio venos. Sed diru al mi cxu vi vidis pasi viron kun pinta nigra
cxapo, kaj rugxe kaj flave brodita jako?"
"Viron kun pinta cxapo?" "Jes! respondu rapide, kaj ne ripetu miajn
demandojn!" "Hodiaux matene la Sinjoro Pastro pasis antaux nia pordo
sur sia cxevalo Petro. Li min demandis, kiel sanas mia patro, kaj mi
lin respondis--" "Ha, sentauxgulo, vi estas ruzulo! Diru tuj al mi
kien Gianetto iris, cxar estas li, kiun mi sercxas; kaj mi estas
certa, ke li prenis tiun cxi vojeton."
"CXu oni vidas kiam oni dormas?" "Vi ne dormis, sentauxgulo. La pafoj
vekis vin." "Vi do kredas ke viaj pafiloj faras tiom da bruo! La
pafileto de mia patro faras pli multan!" "Mi bone scias ke vi vidis
Gianetton. Eble vi ecx kasxis lin! Kamaradoj, eniru en la domon, kaj
vidu cxu nia viro estas tie. La fripono havas nur unu piedon por
marsxi, kaj li posedas troan bonsencon por provi atingi lamante la
arbaron. Plie, la sangaj postsignoj finigxis tie cxi." "Kaj kion
diros mia patro, kiam li scios ke oni eniris en lian domon dum lia
forestado?" "Sentauxgulo," diris la adjudanto, "
|