oj mi vin tiris?
Arielo.-- Neniam.
Prospero.-- Jes! vi cxion nun forgesas.
Ja sxanceligos vin trapremi sxlimon,
Por mi sur akra norda vento rajdi,
Aux vin trapusxi en la frostan teron,
Se tiel mi ordonos! Vi forgesas ...
Arielo.-- Neniam.
Prospero.-- Malbonulo, vi mensogas!
Ecx vi forgesas kiel Sikorakso--
Malpura sorcxistino kurbigita
Per multaj jaroj kaj malbondeziroj--
Agadis.
Arielo.-- Mastro, ne!
Prospero.-- Ja vi forgesas.
Nu, diru al mi kie sxi naskigxis.
(_Dauxrigota_).
MATEO FALKONE.
Eltirajxo el Merimee, tradukita de ELISE BAUER.
Unu tagon en auxtuno Mateo Falkone frue eliris kun sia edzino por
viziti unu el siaj brutaroj en la maldensejo de la arbaro. Lia
fileto, Fortunato, volis akompani lin, sed, cxar la loko estis tro
malproksima, kaj iu devis resti por gardi la domon, li rifuzis. Oni
vidos cxu li ne havis kauxzon por penti pro tio. Li estis foririnta
de kelkaj horoj, kaj Fortunato kusxis je la suno, rigardante la
bluajn montojn, kaj pensante ke, la venontan dimancxon, li tagmangxos
en la urbo, cxe sia onklo, la korporalo.
Tuj pafo interrompis lian meditadon. Li eklevigxis, kaj turnis sin je
la flanko de la ebenajxo de kie la bruo venis. Aliaj pafoj sekvis je
malegalaj interspacoj cxiam alproksimigxante. Fine en la vojeto, kiu
kondukis al la domo, aperis viro kun pinta cxapo (kiel portas la
montanoj) barba, kovrita per cxifonajxoj, pene trenigante kaj
apogante sin sur sia pafilo. Li jxus estis ricevinta pafon en la
femuron. Tiu cxi viro estis bandito, kiu, foririnte nokte por acxeti
pulvon en la urbo, estis falinta en embuskon de korsaj soldatoj. Post
fortika defendo, li estis sukcesinta forkuri, vive persekutata. La
soldatoj estis tre proksimaj, kaj lia vundo neebligis lin alveni en
la arbaron, antaux liaj persekutantoj. Li alproksimigxis al Fortunato
dirante: "Vi estas la filo de Mateo Falkone. Mi estas Gianetto
Sanpiero. La _flavaj kolumoj_ persekutas min. Kasxu min, cxar mi ne
povas plu marsxi." "Kaj kion diros mia patro, se mi kasxos vin sen
lia permeso?" "Li diros ke vi faris bone. Kasxu min rapide, cxar la
soldatoj nun alvenas, kaj mi ne povas atendi, gxis via patro revenos.
Kasxu min, aux mi vin mortigos." Kun la plej granda indiferenteco
Fortunato respondis, "Via pafilo estas sensxarga, kaj ne estas aliaj
kartocxoj en v
|