agi sagxe?
Arielo.-- Neniu; cxiuj malsagxuloj sxajnis
En malespera stato. Krom maristoj,
Tuj subakvigxis ili el la sxipo
De mi ekbruligita. La regxido,
Kun haroj starigxantaj kiel kanoj,
Unue maren jxetis sin, kriante:
"Infero certe estas nun malplena!
CXi tie nun la diablaro logxas!"
Prospero.--Bonege, Arielo! CXu proksime
De l'lando ne farigxis sxippereo?
Arielo.-- Proksime, mastro.
Prospero.-- CXu nun cxiuj vivas?
Arielo.-- Ne haro mankas, kaj iliaj vestoj
Pli fresxaj vere sxajnas ol antauxe.
Laux via volo ilin mi disigis
Per bandoj travagantaj nun l'insulon,
Kaj Ferdinando, la regxido, sola
De mi lasita, estas en angulo;
Sopire, li l'aeron malvarmigas
Kaj, tiel, brakokrucigxinte, sidas.
Prospero.--La regxan sxipon, ankaux la maristojn
De la sxiparo, kiel vi disponis?
Arielo.-- Savita estas nun la sxipo regxa
Ankrita en la profundega golfo--
De kia loko min, je l'noktomezo,
Vi vokis iam por alporti roson
El ventetigxa Bermudinsularo--
La sxipo tie kusxas. La sxipanoj
Miregigitaj, lacaj de penado,
Sub la ferdeko nun sorcxarte dormas.
Ceteraj sxipoj kiujn mi disigis
Interrenkontis sin, kaj Neapolon
Malgxoje iras.--SXiparestro pensas
Ke l'regxan sxipon li fundiri vidis,
Kaj ke en mar' pereis la regnestro.
Prospero.--Mision vian, Arielo, bone
Plenumis vi; alia tamen ago
Farota restas. Kia estas l'horo?
Arielo.-- La posttagmeza.
Prospero.-- Du sablosxutiloj
Sin malplenigos gxis la sesa horo:
Ni dume devas bone tempon uzi.
Arielo.-- CXu plie mi labori devas, mastro?
Bonvolu vi memori la promeson
Al mi faritan sed ne plenumitan.
Prospero.--CXagrena? Kial do?
Arielo.-- Min liberigu!...
Prospero.--Ne antaux ol la tempo venos!
Arielo.-- Mastro!
Kompatu min, cxar mi ja tre fidele
Vin servis--ne mensogis--ne eraris ...
Vin servis sensxpareme, senmurmure,
Kaj, mastro, vi promesis de plenjaro
Rabaton.
Prospero.-- CXu, spirito, vi forgesas
El kiaj turmenteg
|