trinkajxoj. Tie li amuzis sin longatempe, sed fine
enuite, li deziris foriri. Tiam la dancistinoj kaj aliaj diris al li:
"Danku la Sinjoron ke vi enhavas posxe iom da salo, cxar sen gxi, vi
devigxus resti kun ni."
Mia amiko ne dubas pri la vereco de tiuj cxi, kaj de aliaj similaj
fabloj, sed li diras ke nun la mondo estas sxangxigxita. Kaj ankaux
ke iu Papo de ne longe malbenis la feojn kaj la koboldojn, kiuj en la
antauxtempoj ofte amuzis sin, turmentante la Kristanojn. Nun ili ne
plu estas potenculoj.
HISPANAJ PROVERBOJ.
1. Korniko[1] diris al korvo "For de tie ci, nigrulo!"
2. Kiam amiko petis, ne estas morgaux.
3. Dio ne batas per du manoj.
4. Kiam unu pordo fermigxas, cent pordoj malfermigxas.
5. Tiu, kiu donacas al la publiko, donacas al neniu.
6. La piedoj de la gxardenisto ne malutilas al la gxardeno.
7. La vulpo estas ruza, sed pli ruza estas tiu, kiu kaptas gxin.
8. Tiu, kiu bonfaras al vi, aux mortos aux foriros.
9. Tiu, kiu ne havas kapon, ne bezonas cxapelon.
10. La sagxulo sxangxas siajn ideojn, sed la malsagxulo neniam.
(4686).
FOOTNOTE:
[1] Carrion crow.
N.B.--_Maltaj kaj Hindaj Proverboj poste aperos._
[_Copyright reserved._]
[_Tradukis Esp. 6266._]
LA VENTEGO (Dauxrigo).
(_Vidu la kvar antauxajn Nrojn._)
AKTO I.
Sceno 2 (_dauxrigo_).
(_Vokante_). Servisto, venu! venu, Arielo!
Mi estas tute preta: venu! venu!
(_Aperas Arielo_).
Arielo.-- Saluton al vi, granda mia mastro!
Laux via bondeziro tuj mi venas.
CXu flugi, nagxi, trafajrigxi, rajdi
Sur nubaj volvoj min vi nun devigos?
Tuj Arielo agos.
Prospero.-- CXu, spirito,
Vi kauxzis la ventegon laux l'ordono?
Arielo.-- Precize, mastro. Mi la regxan sxipon
Enflugis: cxu postparte, cxu antauxe,
CXu sur ferdeko, cxu en la cxambretoj,
Mirigon mi dissemis, ekbruligis
Multegajn lokojn mi, per unu fojo;
CXe l'masta pinto velojn kaj sxnurajxojn
Videble mi flamigis; tiam, kune
Interligigxis flamoj. Pli momentaj,
Ecx pli rapidaj ol la fulmotondroj,
La flamoj, krakoj de l'sulfura mugxo!...
Neptunon mem siegxi ecx mi sxajnis,
Kaj kun la ondoj la tridento tremis!
Prospero.--Spirito brava! En tumulto tia,
Suficxa por sxipanojn frenezigi,
El ili kiu povis
|