aj unu el
ili prezentis al sxi sian krucon, kiun sxi akceptis, kaj metis en
sian antauxtukon. Reveninte hejmen, sxi malfermis la antauxtukon kaj
trovis, ne krucon, sed kruroston de mortinto. Morgaux sxi iris al
bona pastro por konfesi sin, kaj rakontis al li la okazon. La pastro
konsilis, aux ordonis, ke sxi reiros saman lokon, por reatendi
la alvenon de la procesio, sed kunportante en sxia antauxtuko
katon-viron. SXi ankaux devos redoni la oston al tiu, kiu gxin
donacis. Tiun cxi sxi faris, kaj la persono, kiam li (aux sxi)
ricevis gxin, diris: "Vi devas danki la Sinjoron, ke vi tenas en via
antauxtuko tion, kio cxeestas; cxar alie vi nun estus kun ni." SXi
reiris hejmen, kaj malferminte la antauxtukon, vidis la katon, mortan
kaj rigidigxitan.
Virino de mia urbeto, Bordighera, rakontis al mi preskaux la saman
fablon, sed kun iom da diversajxo, kaj la afero okazis en malsama
vilagxo. La vidantino de la procesio ricevis kandelon de unu, cxar
cxiuj portis estingitajn kandelojn. Veninte domen, sxi metis gxin en
la tirkeston de sia cxambro. Dum la nokto sxi vekigxis. Auxdinte
gxemojn kaj sopirojn cxe la tirkesto, sxi malfermis la meblon, kaj
terurigite ekvidis la fingron de mortinto. SXi ankaux iris pastron,
kaj ricevis similan konsilon. Kiam sxi redonis la fingron, sxi
ekvidis ke, al la mano de la mortinto, unu fingro mankis.
(II.). Tiu cxi estas tre interesa, cxar la rakonto memorigas la
legendon pri _Tannhauser_ kaj mi neniam auxdis similajxon. Mia
amiko, kiam li estis junulo, kondukis sian sxafaron al la
malproksimaj montherbejoj kie logxas amiko kunpasxtisto. Tiu
cxi ofte revenis vespere tre malfrue, sed unufoje la sxafoj
revenis sen li. La nokto pasis, sed ecx matene li ne vidigxis. Tiam
mia amiko kune kun parencoj de la perditulo, foriris sercxante lin,
sed nenion trovis esceptinte lian bastonon, kaj la trancxileton per
kiu li kutimis skulpti figurojn aux literojn sur la ligno. Pasis
kelkaj tagoj, sed la pasxtisto ne revenis. Tiam la amikoj iris al la
pastro, kaj li respondis: "Kiam li revenos, ne demandu pri io, kion
li faris dum la semajno de sia forestado."
Post ok tagoj, la pasxtisto revenis, kaj memvole rakontis pri la
afero. Kiam li foriris, li kunportis sakon da salo por la sxafoj,
sed ili ne tute mangxis gxin; tial li enmetis la restajxon en sian
posxon. Subite li trovis sin en vasta belega salono, mirege ornamita
kaj lumigita, kie estis tre multe da cxarmaj frauxlinoj, kaj multe da
mangxajxoj, kaj da
|