as ke la nuboj
preskaux estas forpasintaj, kaj ke la vento estas cxesinta.
Okcidente, la suno flamas simile al granda globo de fajro. GXiaj
radioj iluminas la cxielon je punco kaj oro, kaj jxetas flavan
brilecon sur la suba negxo.
Tra gloroj de vintra sunkusxigxo mi marsxas hejmen, al brila vespera
fajro, kaj al mia Esperanta Gazeto.
IRLANDA LEONO.
Tagon, Irlandano sen okupado renkontis vojagxantan sovagxbestaron,
kaj demandis la mastron:
"CXu mi povas esti utila al vi?"
"Nu, jes," respondis tiu cxi, hieraux nia sola leono mortigxis. "Se
vi surmetos lian hauxton kaj aktos en la kagxo, mi pagos vin."
"Tutkore mi konsentas!" respondis la Irlandano.
Nokte en la fojron amaso da homoj alvenis por vidi la mirindajn
bestojn. La mastro elparolis: "Gesinjoroj, jen ne terura ne
malsovagxigebla Afrika leono. Mi nun metos lin en kagxon, kun la
tigro."
Je tiuj cxi vortoj, la "leono" rampis al la bariloj, kaj kviete
diris: "Vi forgesas ke la tigro mangxos min!" Sed la mastro,
svingante la vipon, respondis: "Ne, tigroj neniam mangxas leonojn."
Tiam la leono estis sxovita en la alian kagxon, kaj la tigro tuj
komencis treege salti al li.
La malfelicxa Regxo de Bestoj, pensante ke li estis mortigota,
murmuris: "Ho! Sanktulo Patriko, gardu min!" "Ne timu," diris la
tigro, "mi ankaux estas Irlandano!"
G. C. Law.
ITALA FABLASCIENCO.
En Esperanto verkita de Clarence Bicknell.
Ne tre malproksime de mia urbeto, logxas maljunulo okdekjara, tre
bona kaj simpatia, kiun mi de multaj jaroj konis. Tre ofte li donis
al mi la vulgarajn nomojn de la sovagxaj kreskajxoj, kiujn la pli
junaj generacioj ne lernas, aux rakontas al mi la kredajxojn kaj
supersticxojn de tempoj kiam li estis junulo. Kiel mi ne tuj notis
tiujn cxi, antaux ne longe mi decidis reviziti lin, por kolekti
kelkajn el liaj interesaj rakontoj. Estas domagxe ne kolekti tiajn
fablojn (eble faktojn), tiel interesajn al la fabloscienculo, cxar
baldaux ili, kvankam ili mortas tre malrapide, malaperos. Jen estas
du el la ses rakontoj, kiujn mi auxdis.
(I.). Virino, amikino de la patro de mia amiko, logxantino en la
proksima vilagxo, aliris nokte kaj malfrue al placo, la tagon aux la
antauxtagon de la _Memorigo de la Mortintoj_, tio estas, la duan aux
la unuan de Novembro. Subite sxi ekvidis procesion de multenombraj
personoj, kiuj eliris el la pregxejeto. Tiuj cxi personoj, aux
prefere fantomoj de mortintoj, tenis krucojn cxe la manoj, k
|