selected fables of La Fontaine_, translated by M.
Vaillant, are very suitable for reading exercises, as we already know
the English versions. Our Readers have already seen specimens of
fables in Esperanto, and it is to be hoped that this collection
will give pleasure.
We congratulate the three authors, and hope that they will soon write
other (possibly original) works.
All are to be had from the Librarian, London Esperanto Club, 41,
Outer Temple, W.C. Cost 1/- each.
We announce with pleasure that the long-awaited Dictionaries have now
appeared, and have greatly pleased our friends. We hope, now that one
has dictionaries, that many more Esperantists will be so kind as to
send us articles. Otherwise The Esperantist cannot contain
sufficient interesting matter to continue to gain the approval of its
world-wide Subscribers.
FEBRUARA PROMENO.
Originale Verkita de Esperantisto 8380.
Tagmezo estas pasigxinta. Vento farigxis ventego. Grandaj hajleroj
komencas stertori furioze kontraux la vitroj de miaj fenestroj.
Elrigardante, oni povas nenion vidi krom blankan turnegantan amason.
Bruego de elementoj ekscitas homan animon same kiel muziko. En
momento spirito de vintro tute posedas min. Varma cxambro kaj brila
fajro estas senpotencaj por min restigi interne. Surmetante mian
superveston, mi eliras en blovadegon.
Unue la malvarmo pikas simile al serpento per sia tusxo. Iom poste
mia sango rapide ekfluas, kaj mi estas tute en harmonio kun miaj
cxirkauxajxoj. Mi marsxas kontraux la blovadego kun sovagxa gxojo,
kiel soldato marsxas al batalo.
Vojo kusxas inter du densaj arbetajxoj. Antaux malmultaj monatoj,
tiuj cxi estis vestitaj per folioj kaj floroj; sed kiu diros ke ili
tiam estis pli belaj ol nun? Hodiaux la suprajxoj de la brancxoj
estas kovritaj per negxo, pli blanka ol lano. Ili prezentas al mi
retajxon, en kiu blankeco kaj nigreco estas mirinde interteksitaj.
Tie cxi kaj tie, sub arbetoj, malgrandaj birdoj sercxas rifugxon de
la blovegado. Ili sidas kaj tremas, aux eble saltadas senreste de
loko al loko. Je tia vido venas pensoj pri la suferoj kauxzataj per
senkompata vintra vetero. Vidajxoj de malvarmaj kaj malsataj bestoj,
de infanoj cxifonvestitaj, kaj senkomfortaj homaj hejmoj, pasas
antaux mia imago.
Baldaux trovigxis malfermoj el la arbetajxoj, kaj tie la negxo estas
tiel ebena, ke oni sxancelas detrui gxian belecon, sur gxi marsxante.
Fine mi atingas la supron de monteto, kaj mi vid
|