FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   >>   >|  
s nenio por fari, sekve Alicio baldaux denove ekparolis: "Hodiaux vespere _Dajna_ tre sopiros min." (_Dajna_ estas sxia kato.) "Mi esperas ke cxe la temangxo oni ne forgesos sxian subtason da lakto. _Dajna_, vi karul', ho se vi nur estus tie cxi kun mi! Ne estas musoj en la aero, sed vesperton vi eble povus kapti, kaj vesperto ja tre similas al muso. Sed cxu katoj mangxas vespertojn?" Alicio okaze nun farigxis dormema, kaj dorme ripetadis:--"Cxu katoj mangxas vespertojn? Cxu katoj mangxas vespertojn?" kaj iafoje sxi cxuis anstatauxe "Cxu katojn mangxas vespertoj?" (Cxar sxi kapablis respondi nek unu nek alian el la du demandoj, ne tre grave estis kiun "cxuon" sxi esprimis.) Sxi sentis sin ekdormanta, kaj jxus komencis songxi ke sxi marsxas mano en mano kun _Dajna_ kaj diras al sxi tre solene:--"_Dajna_, vi diru al mi la veron; cxu iam vi mangxis vesperton?" kiam (ho, la surprizego!) subite sxi falis _plomp_! sur amason da sekaj folioj. La falego efektive finigxis! Pro la folioj sxi ricevis nenian vundon. Do, stariginte sin sur la piedojn sxi rigardis supren. Super la kapo cxio estis malluma, sed rekte antaux sxi vidigxis longa koridoro, kaj jen forkuras tra gxi la Blanka Kuniklo. Ne perdinte ecx unu momenton, Alicio rapide postsekvis kaj auxdis ke gxi diras, malaperante post murangulo, "se mi malfruos, cxielo savu miajn orelojn!" En tiu momento sxi estis preskaux apuda; tamen, kiam sxi preterpasis la angulon, la kuniklo jam malaperis. Kaj sxi trovis sin sola en ia longa malalta halo lumigita per serio de lampoj kiuj pendas de la plafono. Cxirkaux la halo estis pordoj; sed cxiuj estis fermitaj. Alicio do marsxis laux unu flanko kaj remarsxis laux la alia penante malfermi la pordojn; sed cxiu el ili estis sxlosita, kaj Alicio malgxoje marsxis laux la mezo kaj demandis al si, cxu sxi jam neniam povos eliri la halon. Subite sxi rimarkis antaux si tripiedan tableton faritan el vitro, kaj jen! kusxis sur gxi unu ora sxlosileto. Tuj la ideo frapis sxin ke gxi nepre apartenas al iu el la halpordoj. Sed ho, ve! aux la seruroj estis tro grandaj, aux la sxlosileto tro eta, cxar neniun el ili gxi malfermis. Tamen, cxirkauxirante la duan fojon, sxi venis al malalta kurteno, kiun sxi antauxe ne rimarkis, kaj malantaux la kurteno, jen malgranda pordo alta je kvardek kelke da centimetroj; sxi ensxovis la oran sxlosileton, kaj (ho, la gxojo!) gxi tauxgis. Malferminte la pordeton, Alicio trovis ke gxi kondukas en koridoreton ne
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   >>   >|  



Top keywords:

Alicio

 

mangxas

 

vespertojn

 

vesperton

 

marsxis

 

rimarkis

 

sxlosileto

 

folioj

 

kurteno

 

antaux


malalta
 

trovis

 

malfruos

 
remarsxis
 

momento

 

flanko

 

murangulo

 

preskaux

 
cxielo
 

penante


pordojn

 

orelojn

 
malfermi
 

preterpasis

 

pendas

 
lampoj
 

malaperis

 

lumigita

 

fermitaj

 

pordoj


angulon
 

kuniklo

 
plafono
 
Cxirkaux
 

faritan

 

malantaux

 

antauxe

 

malgranda

 

malfermis

 

neniun


cxirkauxirante
 

kvardek

 

Malferminte

 

tauxgis

 
pordeton
 

kondukas

 

koridoreton

 

sxlosileton

 

centimetroj

 
ensxovis