FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70  
71   72   73   74   75   >>  
tre fiere, kvazaux konsciante ke nun sxi eldonas novan principon, tre gravan por la homoj:--"Nur vinagro acidigas ilin, nur kamomilo maldolcxigas, kaj--(lasta kaj plej grava principo)--nur sukerajxoj dolcxigas la infanojn. Se nur la plenagxuloj _tion_ scius, ili estus ja malpli sxparemaj--" Sxi jam tute forgesis la Dukinon, kaj eksaltis surprize, auxdante sxian vocxon diranta:-- "Vi ion pripensas, mia kara, kaj pro tio forgesas paroli. Mi ne povas en la nuna momento citi la moralon de tio, sed kredeble mi rememoros gxin poste." "Eble gxi ne havas moralon," Alicio kuragxis diri. "_Tut! Tut!_ Vi bubino," diris la Dukino, "cxio ja havas moralon, se nur oni povas trovi gxin." Dum sxi parolis, la Dukino premis sin pli forte kontraux Alicio. Alicio ne tre sxatis tiun cxi troproksimigxon; unue, cxar la Dukino estas (de proksime) tre malbela; kaj due, cxar sxi havas gxuste la tauxgan altecon por apogi sian akran mentonon sur la sxultro de Alicio. Tamen, cxar sxi ne volis esti malagrabla, sxi lauxeble toleris cxion. "La kroketludo sxajnas nun progresi pli bone," diris sxi. "Mi konsentas," diris la Dukino, "kaj de tio la moralo estas: 'Ho, nur la amo, nur la amo igas la mondon rondiri.'" "Cxu ne _iu_," preskaux sarkasme demandis Alicio, "antauxe diris en la kuirejo ke la kondicxo de tiu rondiro estas ke cxiu atentu nur sian aferon?" "Nu, la signifo ja estas preskaux sama," diris la Dukino, sxultrumante Alicion per sia mentonego, "kaj de tio la moralo estas: 'Se vi prizorgas la sencon, la sonoj prizorgos sin mem.'" "Cxe cxiu afero sxi ja volas trovi moralon," pensis Alicio. "Vi eble miras, kial mi ne cxirkauxprenas al vi la talion," diris iom poste la Dukino. "La kauxzo estas, ke mi dubas pri la bonhumoro de via fenikoptero. Cxu mi faros la provon?" "Ne, li eble mordus vin." Alicio diris tion pro singardaj motivoj; sxi tute ne deziris la provon. "Estas vero," respondis la Dukino. "Fenikopteroj kaj mustardo ambaux mordas; kaj jen la moralo: 'Samspecaj birdoj flugas kune.'" "Tamen mustardo ne estas birdo," Alicio kritikis. "Vi estas prava, kiel cxiam," afable konsentis la Dukino. "Mi tre admiras vian spritecon; per viaj paroloj vi ja igas cxion klara." "Mi kredas ke mustardo estas mineralo, cxu ne?" diris Alicio. "Jes, kompreneble," diris la Dukino. (Sxi sxajne estis preta konsenti al cxio ajn de Alicio dirota.) "Ne malproksime de tie cxi mi mem havas grandan mustardminejon, kaj la moralo: 'Da
PREV.   NEXT  
|<   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70  
71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

Alicio

 

Dukino

 

moralo

 

moralon

 

mustardo

 

provon

 
preskaux
 

sencon

 

prizorgas

 
mentonego

prizorgos

 

mineralo

 

kredas

 

paroloj

 
pensis
 

Alicion

 
konsenti
 

rondiro

 

kondicxo

 

kuirejo


malproksime
 

antauxe

 

dirota

 

atentu

 

sxultrumante

 
signifo
 

sxajne

 

aferon

 

kompreneble

 

singardaj


motivoj

 

kritikis

 

mordus

 

demandis

 

flugas

 
deziris
 

Fenikopteroj

 
mordas
 

respondis

 

birdoj


Samspecaj

 
admiras
 

kauxzo

 

spritecon

 

ambaux

 

talion

 
mustardminejon
 

bonhumoro

 
afable
 
grandan