FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>   >|  
sed kial vi, katmalamanto, nun alvokas katon?" La kolerema Muso tuj levis sin kaj ekforiris, jxetante post si la riprocxon: "Ne tolereble estas ke vi insultu min per tia sensencajxo." "Mi ne intencis ofendi, vere ne!" ekkriis Alicio per petega vocxo "kaj vi ja estas tre ofendema." Anstataux respondi, la Muso nur grauxlis kolere. "Revenu, mi petegas, kaj finu la rakonton," Alicio lauxte kriis al la foriranta Muso. Poste cxiuj kriis hxore: "Jes, revenu, revenu." Tamen la Muso nur skuis malpacience la kapon, plirapidigis la pasxojn, kaj malaperis. La Loro malkontente diris: "Estas domagxo ke gxi ne volis reveni," unu maljuna krabino profitis la okazon por diri al la filino: "Ha, mia kara, tio estu por vi solena averto por ke neniam _vi_ perdu la bonhumoron," kaj la malrespekta krabido akre respondis: "Vi fermu la busxon, panjo; vi ja difektus la paciencon ecx al ostro." "Ho, kiel mi volus ke nia _Dajna_ estu tie cxi," Alicio diris tion al neniu aparte sed kvazaux sxi volis mem auxdi siajn pensojn, "sxi ja kapablus tuj reporti gxin." "Kiu do estas _Dajna_, se estas permesite tion demandi," diris gxentile la Loro. Alicio respondis avide, cxar cxiam sxi estis preta paroli pri sia kara katinjo. "_Dajna_ estas mia kato. Sxi estas la plej bona muskaptisto kiun vi povus ecx imagi; kaj se vi vidus sxin _bird_kaptanta,..." Tiuj vortoj kauxzis inter la cxeestantoj vere rimarkindajn sentojn. Kelkaj el la birdoj tuj forportis sin. Unu maljuna pigo tre zorge enfaldis sin per la vestoj kaj anoncis ke, cxar la noktaj vaporoj malbone efikas sur la gorgxo, sxi devas hejmenigxi. La kanario kriis per trempepanta vocxo al siaj idoj: "Forvenu, karuletoj, la horo jam pasis, je kiu vi devis kusxigxi." Pro diversaj tiaj pretekstoj cxiuj foriris unu post alia, gxis Alicio restis tute sola. "Se nur mi ne estus nominta _Dajna'n_!" sxi diris melankolie. "Supre en la hejmo cxiuj sxatas sxin, cxi tie funde, neniu. Tamen, laux mi, sxi estas la plej bona kato en la tuta mondo. Ho, _Dajna_, vi kara _Dajna_, cxu jam neniam mi revidos vin?" Kaj nun sentante sin tre sola kaj tre malgxoja, sxi denove ekploris. Post iom da tempo, ekauxdante kelkajn piedpasxetajxojn, sxi avide direktis la rigardojn al ili, en la espero ke eble la Muso regajnis la bonhumoron kaj nun revenas por fini sian rakonton. CXAPITRO IV CXEFE PRI UNU LACERTO NOMATA BIL[4] Alvenis ne la Muso, sed la Blanka
PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>   >|  



Top keywords:

Alicio

 

revenu

 

maljuna

 

respondis

 

bonhumoron

 

neniam

 
rakonton
 

hejmenigxi

 

kanario

 
vaporoj

malbone

 

efikas

 

gorgxo

 

Forvenu

 
karuletoj
 

noktaj

 
CXAPITRO
 

trempepanta

 

anoncis

 

Alvenis


rimarkindajn
 

sentojn

 

cxeestantoj

 

Blanka

 

vortoj

 
kauxzis
 

Kelkaj

 

LACERTO

 

enfaldis

 

vestoj


revenas

 

NOMATA

 

birdoj

 

forportis

 

sxatas

 
ekauxdante
 

kaptanta

 
melankolie
 

denove

 

sentante


revidos

 
ekploris
 

kelkajn

 

nominta

 

diversaj

 

espero

 
kusxigxi
 

malgxoja

 
pretekstoj
 
piedpasxetajxojn