lin deteni, se vi volas, gxis li atingos sian
21:an jaron.
TOBIO. Tio estas afero de Marto kaj mi devas submetigxi vole-ne-vole.
Cetere oni ne povas nin riprocxi pro tio, ke ni per permesata maniero
profitas al ni. Nun, Janjo kulpigu sin mem pro tio, ke sxi rifuzis
farigxi nia bofilino, spite deziro de Esko, Marto kaj mi. Eble ilian
edzigxon ankaux la kaporalo celis per sia testamento. Li estis
stranga viro, melankolia kaj ofte kolerema, skribis versojn kaj cxiam
asertis sin la plej malfelicxa en la mondo. Sed li tre amis Esko'n
kaj Janjo'n, kiuj tiam estis nurcxemizaj infanetoj. Li admiris la
rondajn, seriozajn okulojn kaj blankan haregon de Esko, li enamigxis
en la milda kaj sagxa rigardo de Janjo kaj versis pri gxi. Li iomete
vizitis lernejon en sia juneco.--Nu, kio okazis? Kelkajn semajnojn
antaux sia morto li decidis, ke ambaux infanoj estu liaj heredantoj,
sed laux stranga kondicxo. "Tiu el ili"--li difinis--"kiu unue
edzigxas, heredu kvincent talerojn". Kredeble tiu kondicxo estis
sxerco, cxar li cxiam emis surprizi aliajn. Jes, tiel faris la
kaporalo. Kio nun pli konvenus ol edzigxo de tiuj ambaux junaj
personoj? Esko siaparte faris sian eblon, sed Janjo ne konsentis. Pro
tio, post edzigxo de Esko, mi kun bona konscienco iros al la preposto
kaj akceptos la talerojn, kiuj lauxlegxe apartenas al ni.
ZEBEDEO. Faru kiel al vi plej bone sxajnas, mi diris mian opinion
malkasxe, laux mia kutimo. Pardonu al mi, botisto Tobio, pardonu, mi
petas!
TOBIO. Nu nu, nu nu!
ZEBEDEO. Nun mi silentu kaj plenumu senprokraste mian taskon.
(Elprenas el sia posxo la skribilaron, kiun li metas sur la tablon.)
TOBIO. Unu vorton, sinjoro kantoro.
ZEBEDEO. Nu, mi auxdas.
TOBIO. Malgranda ektrinko eble malkonfuzigus viajn pensojn. Brito
Tienhaara logxas, kiel vi scias, nur kelkajn centpasxojn de tie cxi.
ZEBEDEO. Tobio, la pano estas kreita al ni por mangxi kaj la akvo por
trinki, kvankam la homaro, tiu mizera homaro, eble por eterne
deflankigxis el la naturo.
TOBIO. La homo estas perdita sxafo. Sed unu tosto, bona kantoro, ne
domagxas, nur aldonos novajn fortojn.
ZEBEDEO. Novajn fortojn! Kiel senpripense parolite! Novajn fortojn!
Sed kial miri; tiel ja diras ankaux aliaj, forgesante, ke cxiu
ekscito en nia korpo kaj sango konsumas nian vivforton kaj tiu eluzo
estas nekompensebla. Jam je la naskigxo estas al cxiu donita certa
kvanto da tiu forto kaj laux gxi dependas ankaux nia vivdauxro kaj
kiam gxi estas eluzita
|