(_Solness_ pasxadas trans la plankon dekstren, turnas sin kaj haltas
apud la pordo de la desegnejo.)
SOLNESS
Cxu iu venis por konsulti min?
RAGNAR
(ekstaras) Jes, la juna paro, kiu deziras konstruigi la vilaon
ekstere sur Lovstrand.
SOLNESS
(grumblante) Nu _ili_? _Ili_ devas atendi. Mi ankoraux ne suficxe
pripensis la planon.
RAGNAR
(pli proksime, iom hezitante) Urgxas por ili ekhavi la
desegnajxojn.
SOLNESS
(kiel antauxe) Jes, je Dio, -- tion volas ja cxiuj!
BROVIK
(ekrigardas) Cxar ili forte sopiras translogxigxi en propran domon,
ili diris.
SOLNESS
Nu ja; jes ja. _Tion_ ni ja scias! Kaj ili akceptas kion ajn.
Kontentaj pri tia aux tia logxejo. Nur ia restadejo. Sed nenia hejmo.
Ne dankon! Ke ili turnu sin al iu alia. Diru _tion_ al ili, kiam ili
revenos.
BROVIK
(pusxas la okulvitrojn supren al la frunto, kaj ekrigardas lin
surprizite) Al iu alia? Cxu vi volus fordoni tiun laboron?
SOLNESS
(senpacience) Jes, jes, jes, je diablo! Se tiel estu --. Prefere tio
ol konstrui sencele en la aero. (ekkrie) Cxar mi ja apenaux konas
tiujn homojn!
BROVIK
La homoj estas suficxe solidaj. Ragnar konas ilin. Li vizitadas la
familion. Tre solidaj homoj.
SOLNESS
Ho, solidaj, -- solidaj! Ne temas ja pri _tio_. Je Dio, -- cxu ecx ne
_vi_ komprenas min? (impete) Mi ne volas implikigxi en io kun tiuj
fremdaj homoj. Ke ili turnu sin al kiu ajn!
BROVIK
(ekstaras) Cxu _tio_ estas via sincera opinio?
SOLNESS
(moroze) Jes, estas. -- Definitive. (Li pasxadas antauxen tra
la cxambro.)
(_Brovik_ intersxangxas ekrigardon kun _Ragnar_, kiu faras avertan
geston. Poste li iras en la antauxan cxambron.)
BROVIK
Permesu al mi paroli kelkajn vortojn kun vi?
SOLNESS
Bone.
BROVIK
(al _Kaja_) Eniru _tien_ dume, vi.
KAJA
(timeme) Ho, sed onklo --
BROVIK
Faru kiel mi diras, infano. Kaj fermu la pordon post vi.
(_Kaja_ iras hezitante en la desegnejon, ekrigardas timeme kaj pete
al _Solness_, kaj fermas la pordon.)
BROVIK
(iom mallauxte) Mi ne volas, ke la infanoj sciu, kiel malbone statas
pri mi.
SOLNESS
Jes, vi vere aspektas malsane nuntempe.
BROVIK
Pri mi estas baldaux finite. La fortoj malkreskas -- de tago al tago.
SOLNESS
Sidu iomete.
BROVIK
Dankon, -- se mi rajtas?
SOLNESS
(tiras la apogsegxon pli konvena) Jen. Bonvolu. -- Nu?
BROVIK
(kun peno eksidas) Jes, estas tio pri Ragnar. Estas _tio_, kio estas
la plej premiga. Kio farigxos el li?
SOLNESS
Via filo, li ko
|