te ne volas reveni?
HILDE
(kiel antauxe) La birdo de la arbaro ne volas reiri en la kagxon.
SOLNESS
Prefere cxasi en la libera aero --
HILDE
(dauxre kiel antauxe) La rabobirdo prefere cxasas --
SOLNESS
(tenas la rigardon kusxanta sur sxi) Ke oni havus vikingan spiton en
la vivo --
HILDE
(kun ordinara vocxo, malfermas la okulojn, sed ne movas sin) Kaj la
aliajxo? Kio _tio_ estus!
SOLNESS
Fortika konscienco.
(_Hilde_ vigle rektigas sin sur la benko. Sxiaj okuloj denove havas
la gxojan, brilan esprimon.)
HILDE
(kapsignas al li) Mi scias, kion vi konstruos venontan fojon, mi!
SOLNESS
Jen vi scias pli ol mi, Hilde.
HILDE
Jes, la konstruestroj, ili ja estas tiel stultaj, ili.
SOLNESS
Kaj kio tio do estos?
HILDE
(kapsignas denove) La kastelo.
SOLNESS
Kiu kastelo?
HILDE
_Mia_ kastelo, kompreneble.
SOLNESS
Vi nun volas havi kastelon?
HILDE
Cxu vi ne sxuldas al mi regxlandon, mi demandas?
SOLNESS
Jes, mi auxdas vin diri tion.
HILDE
Nu. Vi do sxuldas al mi tiun regxlandon. Kaj al regxlando apartenas
kastelo, mi opinius!
SOLNESS
(pli kaj pli gajigita) Jes, ordinare estas ja tiel.
HILDE
Bone; do konstruu gxin por mi! Tuj!
SOLNESS
(ridas) Tuj dum horo?
HILDE
Jes! Cxar nun ili pasis, -- la dek jaroj. Kaj mi ne plu volas
atendadi. Do, -- eligu la kastelon, konstruestro!
SOLNESS
Ne estas facile esti _via_ sxuldanto, Hilde.
HILDE
Tion vi devus pripensi pli frue. Nun estas tro malfrue. Do --
(frapas la tablon) -- surtabligu la kastelon! Estas _mia_ kastelo! Mi
volas gxin _tuj_ havi!
SOLNESS
(pli serioze, klinas sin pli proksimen, kun la brakoj sur la tablo)
Kia vi imagas la kastelon, Hilde?
(Sxia okulo vualigxas iom post iom. Sxi kvazaux rigardas en si
mem.)
HILDE
(malrapide) Mia kastelo situu alte. Tre alte gxi kusxu. Kaj libere al
cxiuj flankoj. Por ke mi vidu vaste, -- vaste eksteren.
SOLNESS
Kaj alta turo estu, cxu?
HILDE
Terure alta turo. Kaj tute supre sur la turo estu altano. Kaj sur
_gxi_ mi volas stari --
SOLNESS
(senvole tusxas sian frunton) Ke vi sxatas stari tiel vertigxe alte --
HILDE
Ho jes! Gxuste tie supre mi volas stari rigardante la aliulojn, --
tiujn, kiuj konstruas pregxejojn. Kaj hejmojn por patrino kaj patro
kaj la infanaro. Kaj tion ankaux _vi_ supreniru por rigardi.
SOLNESS
(mallauxte) La konstruestro, cxu li rajtas suprenveni al la
princino?
HILDE
Se la konstruestro _volas_.
SOLNESS
(pli mallauxte) Do mi
|