igardas sxin kun klinata kapo) Kiel vi farigxis tia, kia vi estas,
Hilde?
HILDE
Kiel vi faris min tia, kia mi estas?
SOLNESS
(mallonge kaj firme) La princino _havu_ sian kastelon.
HILDE
(gxojkrie, manfrapas) Ho, konstruestro --! Mia delikata, delikata
kastelo. Nia aerkastelo!
SOLNESS
Kun fundamento sube.
(En la strato kolektigxis _multaj homoj_, kiuj nur malklare vidigxas
inter la arboj. Muziko el blovinstrumentoj auxdigxas de fore
malantaux la nova domo)
(_Sinjorino Solness_, kun peltkolumo, _doktoro_ _Herdal_, kun sxia
blanka sxalo sur la brako, kaj kelkaj sinjorinoj venas sur la
verandon. _Ragnar Brovik_ samtempe venas de la gxardeno.)
SINJORINO SOLNESS
(al _Ragnar_) Cxu estu ankaux muziko?
RAGNAR
Jes. Estas la asocio de la konstrulaboristoj. (al _Solness_) Mi diru
de la laborestro, ke li nun staras preta por supreniri kun la
florkrono.
SOLNESS
(prenas sian cxapelon) Bone. Mi mem venos.
SINJORINO SOLNESS
(time) Kion vi volas tie, Halvard?
SOLNESS
(abrupte) Mi devas esti tie sube kun la laboristoj.
SINJORINO SOLNESS
Jes, sube, jes. Nur sube.
SOLNESS
Mi ja kutimas. Tiel labortage.
(Li malsupreniras la sxtuparon kaj for tra la gxardeno.)
SINJORINO SOLNESS
(vokas post lin super la balustrado) Sed nepre petu la viron, ke li
estu singardema, kiam li supreniros! Promesu tion, Halvard!
DOKTORO HERDAL
(al _sinjorino Solness_) Jen vidu ke mi pravas! Li ne plu pensas pri
tiuj stultajxoj.
SINJORINO SOLNESS
Ho, tio malpezigis! Du fojojn viroj falis por ni. Kaj ambaux mortis
surloke. (turnas sin al _Hilde_) Dankon al vi, frauxlino Wangel, ke vi
retenis lin tiel firme. _Mi_ certe ne estus povinta.
DOKTORO HERDAL
(gaje) Jes, jes, frauxlino Wangel, vi ja kapablas reteni kiun ajn
firme, se vi vere volas, vi!
(_Sinjorino Solness_ kaj _doktoro Herdal_ iras al la _sinjorinoj_,
kiuj staras pli proksime al la sxtuparo rigardante tra la gxardeno.
_Hilde_ restas staranta cxe la balustrado antauxe. _Ragnar_ iras al
sxi.)
RAGNAR
(kun subpremata rido, duone mallauxte) Frauxlino, -- vi vidas la
junajn homojn malsupre sur la strato, cxu?
HILDE
Jes.
RAGNAR
Estas la kamaradoj, kiuj volas rigardi la majstron.
HILDE
Kial volas ili _lin_ rigardi?
RAGNAR
Ili volas vidi, ke li ne kuragxas suprengrimpi sur sian propran
domon.
HILDE
Cxu _tion_ ili volas, tiuj knaboj!
RAGNAR
(kolere kaj moke) Li subpremis nin suficxe longe, li. Nun ni volas
vidi ke ankaux _li_ devas teni sin
|