FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>  
kredas, ke la konstruestro venos. HILDE (kapsignas) La konstruestro, -- li venos. SOLNESS Sed neniam plu konstruos, -- kompatinda konstruestro. HILDE (vigle) Ho jes! Ni du laboru kune. Kaj ni konstruos la plej belan, -- la plej delikatan en la tuta mondo. SOLNESS (ekscita) Hilde, -- diru al mi kio tio estas! HILDE (rigardas lin ridete, iomete skuas la kapon, pintigas la busxon kaj parolas kvazaux al infano) La konstruestroj, -- ili estas iuj tre -- tre stultaj homoj. SOLNESS Jes, certe ili estas stultaj, jes. Sed diru do al mi, kio tio estas! La plej delikata en la mondo. Kion ni du konstruos kune? HILDE (silentas iomete kaj diras per nedifinebla esprimo en la okuloj) Aerkasteloj. SOLNESS Aerkasteloj? HILDE (kapjesas) Aerkasteloj, jes! Cxu vi scias, kio tia aerkastelo estas? SOLNESS Estas ja la plej delikata en la mondo, vi diras. HILDE (ekstaras ekscite kaj frapas kvazaux rifuze per la mano) Nu ja, certe ja! Aerkasteloj, -- ili estas konvenaj por rifugxo. Kaj ankaux konvene facilaj por konstrui -- (rigardas lin moke) -- prefere por tiuj konstruestroj, kiuj havas kapturnigitan konsciencon. SOLNESS (ekstaras) Post tiu cxi tago ni du konstruos kune, Hilde. HILDE (kun duone dubema rideto) Tian _veran_ aerkastelon? SOLNESS Jes. Kun fundamento sube. (_Ragnar Brovik_ venas el la domo. Li portas grandan verdan florkronon kun floroj kaj silkaj rubandoj.) HILDE (gxojkrie) La florkrono! Ho, kiel terure rava! SOLNESS (mire) Cxu estas _vi_ kiu venas kun la florkrono, Ragnar? RAGNAR Mi promesis al la laborestro. SOLNESS (malpezigita) Nu, do certe plibonigxis pri via patro? RAGNAR Ne. SOLNESS Cxu ne vigligis lin, kion mi skribis? RAGNAR Venis tro malfrue. SOLNESS Tro malfrue! RAGNAR Kiam sxi venis kun gxi, li ne plu konsciigxis. Li ekhavis apopleksion. SOLNESS Sed iru do hejmen al li! Zorgu pri via patro. RAGNAR Li ne plu bezonas min. SOLNESS Sed vi certe bezonas esti cxe li. RAGNAR _Sxi_ sidas cxe lia lito. SOLNESS (iom necerte) Kaja? RAGNAR (rigardas lin sombre) Jes, -- Kaja, jes. SOLNESS Iru hejmen, Ragnar. Kaj al li kaj al sxi. Donu al _mi_ la florkronon. RAGNAR (subpremante mokan rideton) Vi do ne mem volas --? SOLNESS Mi mem portos gxin loken. (prenas de li la florkronon) Kaj iru hejmen, vi. Ni ne bezonas vin hodiaux. RAGNAR Mi scias, ke de nun vi ne bezonas min. Sed hodiaux mi restos. SOLNESS Nu, do restu se vi ne
PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>  



Top keywords:
SOLNESS
 

RAGNAR

 
Aerkasteloj
 

bezonas

 
konstruos
 
hejmen
 
konstruestro
 

florkronon

 

rigardas

 

Ragnar


florkrono

 

malfrue

 

ekstaras

 

delikata

 

iomete

 

kvazaux

 

hodiaux

 

stultaj

 

konstruestroj

 

gxojkrie


skribis

 

vigligis

 

prenas

 

plibonigxis

 
restos
 
malpezigita
 

terure

 

laborestro

 

promesis

 

subpremante


rideton

 
sombre
 
rubandoj
 

necerte

 

konsciigxis

 

portos

 

apopleksion

 

ekhavis

 

nedifinebla

 
esprimo

okuloj
 
silentas
 

kapjesas

 

rifuze

 
frapas
 

ekscite

 

aerkastelo

 

infano

 

parolas

 
laboru