FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   >>   >|  
mpreneble restos cxi tie cxe mi tiom longe, kiom li deziras. BROVIK Estas ja gxuste _tio_, kion li ne volas. Trovas ke li ne povas -- nun ne plu. SOLNESS Nu, li havas ja bonajn kondicxojn, mi opinius. Sed se li postulus pli, mi ne estus malinklina al -- BROVIK Ne, ne! Tute ne temas pri _tio_. (senpacience) Sed li devas iam havi okazon labori memstare, ankaux li! SOLNESS (ne lin rigardante) Cxu vi opinias, ke Ragnar havas talentojn necesajn por tio? BROVIK Ne, _jen_ la terurajxo -- ke mi komencis dubi pri la knabo. Cxar vi ja neniam diris ecx -- ecx unu solan kuragxigan vorton pri li. Sed tamen sxajnas al mi, ke nenio alia eblas. _Devas_ esti talentoj en li. SOLNESS Nu, sed li ja nenion lernis -- tiel funde. Escepte desegni. BROVIK (rigardas lin kun kasxa malamo kaj diras rauxke:) Ankaux _vi_ ne multe estis lerninta pri la fako, kiam vi servis cxe mi. Sed vi tamen ekkomencis, vi. (spiras peze) Kaj progresis. Kaj superis min kaj -- kaj multajn aliajn. SOLNESS Jes, vidu, -- farigxis tiel por _mi_. BROVIK Vi pravas. Cxio farigxis por vi. Sed vi do ne havas koron por lasi min iri tombejen -- sen vidi por kio Ragnar tauxgas. Kaj mi ankaux dezirus vidi ilin geedzigxintaj -- antaux ol mi forpasos. SOLNESS (akre) Cxu estas sxi, kiu tion volas? BROVIK Ne tiom Kaja. Sed Ragnar priparolas tion cxiun tagon. (pete) Vi _devas_, -- vi _devas_ helpi lin al iu memstara laboro nun! Mi _devas_ vidi ion, kion la knabo faris. Cxu vi auxdas? SOLNESS (kolere) Sed, je la diablo, mi ne povas tiri mendojn por li de la luno! BROVIK Gxuste nun li povas ekhavi bonan mendon. Grandan laboron. SOLNESS (maltrankvila, ekmire) Cxu _li_? BROVIK Se vi donus vian konsenton. SOLNESS Kia laboro estas _tiu_? BROVIK (iom hezite) Li povos konstrui tiun vilaon tie sur Lovstrand. SOLNESS Tiun! Sed gxin mi ja mem konstruos! BROVIK Ho, _vi_ ja ne vere emas. SOLNESS (ekkoleras) Ne emas! Mi! Kiu kuragxas diri tion? BROVIK Vi ja mem jxus diris. SOLNESS Ho, ne atentu kion mi tiel -- _diras_. -- Cxu ili petis al Ragnar konstrui la vilaon? BROVIK Jes. Li ja konas la familion. Kaj li faris, -- nur pro amuzigxo -- faris desegnajxojn kaj kalkulon kaj la kromon -- SOLNESS Kaj pri la desegnajxoj ili estas kontentaj? Tiuj kiuj logxos tie? BROVIK Jes. Se vi nur volus trarigardi ilin kaj aprobi, ili -- SOLNESS Ili volus igi Ragnar konstrui la hejmon por si? BROVIK Ege placxis al ili, kion li p
PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   >>   >|  



Top keywords:
BROVIK
 

SOLNESS

 

Ragnar

 
konstrui
 
laboro
 

farigxis

 
vilaon
 

ankaux

 
auxdas
 

kolere


trarigardi

 

aprobi

 

Gxuste

 

ekhavi

 

mendojn

 

diablo

 
memstara
 

placxis

 

forpasos

 

priparolas


mendon

 
hejmon
 

laboron

 

amuzigxo

 

konstruos

 
desegnajxojn
 

kalkulon

 

Lovstrand

 

atentu

 

kuragxas


familion

 

ekkoleras

 

kromon

 

konsenton

 

logxos

 
maltrankvila
 
ekmire
 

kontentaj

 

desegnajxoj

 

hezite


Grandan

 

superis

 

opinias

 
talentojn
 

necesajn

 
rigardante
 

memstare

 

okazon

 

labori

 

terurajxo