ro. _Solness_ staras kun klinita kapo dekstre apud la
apogsegxo.)
KAJA
(necerta) Cxu estas letero --?
SOLNESS
(mallonge) Ne, kompreneble ne. (rigardas sxin severe) Kaja!
KAJA
(timeme, mallauxte) Jes?
SOLNESS
(montras ordone per la fingro al la planko) Venu cxi tien! Tuj!
KAJA
(hezite) Jes.
SOLNESS
(kiel antauxe) Pli proksimen!
KAJA
(obeas) Kion vi volas?
SOLNESS
(rigardas sxin momenton) Cxu estas _vi_, kiun mi devas danki por
tio cxi?
KAJA
Ne, ne, tion ne kredu!
SOLNESS
Sed edzinigxi, -- tion vi ja nun volas.
KAJA
(mallauxte) Ragnar kaj mi estas gefiancxoj kvar -- kvin jarojn, kaj
tial --
SOLNESS
Kaj vi opinias, ke tio devas havi finon. Cxu tiel estas?
KAJA
Ragnar kaj onklo diras, ke mi _devas_. Kaj tial mi ja devas cedi.
SOLNESS
(pli indulge) Kaja, cxu vi ne tamen iomete amas Ragnar?
KAJA
Mi foje multe amis Ragnar. -- Antaux ol mi venis al vi.
SOLNESS
Sed nun ne plu? Tute ne?
KAJA
(pasie, plektas la manojn antaux li) Ho, vi ja scias, ke nun mi nur
amas unu solan! Neniun alian en la tuta mondo. Neniam amos
aliulon!
SOLNESS
Jes, tiel vi parolas. Kaj tamen vi foriros de mi. Lasos min sidi sola
kun cxio!
KAJA
Sed cxu mi ne povus resti cxe vi, ecx se Ragnar --?
SOLNESS
(rifuzante) Ne, ne, tio tute ne eblas. Se Ragnar foriros, kaj
komencos labori memstare, li ja mem bezonos vin.
KAJA
(tordas la manojn) Ho, sxajnas al mi, ke mi ne _povas_ disigxi de
vi! Estas ja tute, tute neeble, mi pensas!
SOLNESS
Do zorgu, ke Ragnar forlasos tiujn stultajn ideojn. Edzinigxu al li
se vi volas -- (sxangxas tonon) persvadu lin resti en sia bona ofico
cxe mi. Tiel mi ja povas reteni ankaux _vin_, kara Kaja.
KAJA
Ho jes, kiel belege estus, se povus tiel arangxigxi!
SOLNESS
(kaptas sxin per ambaux manoj cxe la kapo kaj flustras) Cxar mi ne
_povas_ esti sen vi, komprenu. Devas havi vin cxe mi cxiun tagon.
KAJA
(nervoze ravita) Ho Dio! Ho Dio!
SOLNESS
(kisas sxian hararon) Kaja, -- Kaja!
KAJA
(genuas antaux li) Ho kiel bona vi estas al mi! Kiel nedireble
bona!
SOLNESS
(impete) Ekstaru! Ekstaru do, je diab--! Sxajnas al mi, ke iu venas!
(helpas sxin ekstari. Sxi sxancelas al la pupitro.)
(_Sinjorino Solness_ aperas cxe la pordo dekstre. Sxi aspektas magre
kaj kun cxagrenoj, kun ioma spuro de pasinta beleco. Blondaj,
pendantaj bukloj. Elegante, nigre vestita. Parolas iom malrapide kaj
per plendanta vocxo.)
SINJORINO SOLNESS
(cxe la pordo) Halvard!
SO
|