nstruis domojn por fremdaj
homoj. Homoj, kiujn mi ne konas. Kaj _ili_ povas sidi rigardante min
tra siaj fenestroj.
HILDE
(kun hela esprimo) Sinjorino Solness?
SINJORINO SOLNESS
Jes?
HILDE
Permesu al mi iomete restadi cxe vi?
SINJORINO SOLNESS
Jes volonte, se vi emas.
(_Hilde_ translokigas tabureton al la apogsegxo kaj eksidas.)
HILDE
Ah, -- cxi tie oni povas sidi sunumante sin kiel kato.
SINJORINO SOLNESS
(metas la manon facile sur sxian nukon) Gxentile ke vi volas sidi cxe
_mi_. Mi kredus, ke vi enirus al mia edzo.
HILDE
Kion mi farus cxe li?
SINJORINO SOLNESS
Helpi lin, mi pensis.
HILDE
Ne dankon. Cetere li ne estas interne. Li iras tie kun la laboristoj.
Sed li aspektis tiel mordeme, ke mi ne kuragxis paroli al li.
SINJORINO SOLNESS
Ho, funde li estas milda kaj mola en la animo.
HILDE
_Li_!
SINJORINO SOLNESS
Vi ankoraux ne vere konas lin, vi, frauxlino Wangel.
HILDE
(rigardas sxin varme) Cxu vi gxojas nun, cxar vi translogxigxos en la
novan domon?
SINJORINO SOLNESS
Mi _devus_ ja gxoji. Cxar Halvard ja deziras --
HILDE
Ho, ne gxuste pro tio, mi pensas.
SINJORINO SOLNESS
Jes, jes, frauxlino Wangel. Cxar estas ja nur mia devo, tio, subigi
min al _li_. Sed ofte sentigxas malfacile devigi sian animon al
obeemo.
HILDE
Jes, _tio_ certe sentigxas malfacile.
SINJORINO SOLNESS
Jes imagu. Kiam oni ne estas pli bona homo ol mi, jen --
HILDE
Kiam oni travivis tiom da pezajxoj, kiel vi --
SINJORINO SOLNESS
Kiel _vi_ tion scias?
HILDE
Via edzo diris.
SINJORINO SOLNESS
Al mi li malofte tusxas _tiujn_ aferojn. -- Jes, kredu, ke mi
travivis suficxe multe dum mia vivo, _mi_, frauxlino Wangel.
HILDE
(rigardas sxin kompateme kaj malrapide kapsignas) Kompatinda
sinjorino Solness. Unue brulis por vi --
SINJORINO SOLNESS
(kun suspiro) Jes, cxio _mia_ brulis.
HILDE
Kaj poste sekvis tio pli grava.
SINJORINO SOLNESS
(rigardas sxin demande) Pli grava?
HILDE
La plej afliktiga.
SINJORINO SOLNESS
Al kio vi aludas?
HILDE
(silente) Vi ja perdis ambaux knabetojn.
SINJORINO SOLNESS
Ho, ili, jes. Jes, vidu, _tiu_ estis _aparta_ afero, tiu. Estis ja
elcxiela sorto. Kaj al tiajxo oni devas sin kurbi. Kaj aldone
danki.
HILDE
Cxu vi tion faras?
SINJORINO SOLNESS
Ne cxiam, bedauxrinde. Mi ja bone scias, ke estas mia devo. Sed tamen
mi ne _povas_.
HILDE
Nu ja, estas kompreneble, mi pensas.
SINJORINO SOLNESS
Kaj ofte mi devas diri al mi mem, ke
|